Novaĵoj (Januaro 21)

(GMT+08:00) 2020-01-21 16:25:43     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 21a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi esprimis salutojn de la ĉina novjaro al ĉiuj ĉinoj; Ĉinio prenos pluajn rimedojn por malebligi disvastiĝon de nova koronaria viruso.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, lunde esprimis salutojn de la ĉina novjaro al ĉiuj ĉinoj enlandaj kaj eksterlandaj.

Xi faris la rimarkojn lunde en la Internacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro de Kunming, kie li inspektis merkatan provizadon por la ĉina novjaro dum inspektvojaĝo al la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan.

Prezidanto Xi Jinping ordonis fari rezolutajn klopodojn por bridi la disvastiĝon de la nova koronaria viruso, kiu kaŭzis kazojn de pneŭmonio.

En sia instrukcio pri laboro rilata al la epidemio, Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, emfazis trakti la sekurecon kaj sanon de la popolo kiel la ĉefan prioritaton.

Ĝis la 18a horo lunde, en Ĉinio estis raportitaj entute 224 kazoj de pneŭmonio, kaŭzitaj de la nova koronaria viruso. El ili, 217 estis konfirmitaj kaj 7 restis suspektataj.

Eksterlande, unu kazo estis konfirmita en Japanio, du en Tajlando, kaj unu en Sud-Koreio.

Prezidanto Xi diris, ke preventado kaj regado estas tre gravaj nun pro la grandaj fluoj de pasaĝeroj dum ferioj de la Printempa Festo. Li aldonis, ke la partiaj komitatoj kaj registaroj sur ĉiuj niveloj devas trakti la sekurecon kaj sanon de la popolo kiel la ĉefan prioritaton kaj preni efikajn rimedojn por bridi la disvastiĝon de la viruso.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde prezidis administran kunvenon de la Ŝtata Konsilio. La kunveno decidis, ke Ĉinio prenos pluajn paŝojn por regi la epidemion kaj intensigos interdepartementajn klopodojn por malebligi pluan disvastiĝon de la viruso.

La Internacia Mona Fonduso publikigis la freŝan Perspektivon de Monda Ekonomio lunde en Davoso, altigante sian anticipon de la ĉina ekonomia kresko en 2020, de 5,8% en la lasta oktobro ĝis 6%. La raporto taksis, ke la ĉina ekonomio kreskos en 2020 kaj 2021 je 6,0% kaj 5,8% respektive.

La ĉefa ekonomikisto de la organizo Gita Gopinath diris, ke la kresko malrapidiĝis pro restrukturado kaj ŝanĝiĝo de eksport-orientita ekonomio al ekonomio akcelata de enlanda postulado.

La raporto diris samtempe, ke la monda ekonomio kreskis je 2,9% en 2019, kaj tiuj ciferoj por la sekvantaj du jaroj estos respektive 3,3% kaj 3,4%, pli malalte respektive je 0,1-procentpunkto, 0,1-procentpunkto kaj 0,1-procentpunkto ol la anticipoj en la lasta oktobro.

Raporto de la UN diris lunde, ke Ĉinio restis la dua plej granda ricevanto de eksterlanda rekta investo en 2019, altirante 140 miliardojn da usonaj dolaroj.

Laŭ la "Monitorado pri Tutmonda Invest-Tendenco" publikigita de la Konferenco de la UN pri Komerco kaj Disvolvado, la tutmonda fluado de eksterlanda rekta investo restis ebena en 2019 kaj kalkuliĝis al 1 390 miliardoj da usonaj dolaroj, kun malkresko je 1% kompare kun 2018.

La raporto diris, ke la rezulto estis atingita sub la situacio de pli malforta makroekonomia aktivado kaj politika necerteco por investantoj, inkluzive de komerca streĉeco.

La fluado de eksterlanda rekta investo al evoluintaj landoj restis sur historie malalta nivelo, malpliiĝante je 6% kompare kun la antaŭa jaro, kaj estis taksita je ĉirkaŭ 643 miliardoj da usonaj dolaroj, dum la fluado al evoluantaj ekonomioj restis stabila kaj kalkuliĝis al 695 miliardoj da usonaj dolaroj.

La raporto diris, ke la fluado de eksterlanda rekta investo al Ĉinio restis stabila kaj kalkuliĝis al 140 miliardoj da usonaj dolaroj, igante la landon la dua plej granda ricevanto de eksterlanda rekta investo post Usono, kiu altiris 251 miliardojn da usonaj dolaroj.

Dimanĉe en Berlino okazis Internacia Konferenco pri Libio. Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde, ke Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo por antaŭenpuŝi efektivigon de rezultoj de la berlina konferenco kaj kontribui al renormaligo de paco, stabileco kaj disvolviĝo de Libio.

Geng faris la rimarkojn en gazetara konferenco. Li diris, ke Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉeestis la konferencon kiel speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj eksplikis la pozicion kaj opiniojn de Ĉinio pri la demando de Libio. Geng diris, ke komunikaĵo publikigita post la konferenco reflektas komunajn dezirojn de la internacia komunumo pri mildigo de la streĉa situacio en Libio kaj akcelo de politika solvado de la demando de Libio.

La proparolanto diris ankaŭ, ke Ĉinio ĉiam persistas en objektiva kaj justa pozicio pri la libia demando, sekvas la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN, respektas la suverenecon, sendependecon kaj teritorian integrecon de Libio, kaj insistas pri antaŭenigo de la procezo de politika solvado de la libia demando sub la gvidado de la UN.

Irana ministro pri eksterlandaj aferoj, Mohammad Javad Zarif, diris lunde, ke la islama respubliko forlasos la Ne-Disvastigan Traktaton, se la nuklea demando de la lando estos sendita al la Sekureca Konsilio de la UN.

La irana oficiala Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo raportis, ke Zarif diris, ke se la eŭropanoj daŭrigos sian maljustan konduton aŭ sendos la iranan nuklean dosieron al la Sekureca Konsilio de la UN, Irano forlasos la Ne-Disvastigan Traktaton.

La irana ministro pri eksterlandaj aferoj faris la rimarkojn, post kiam Britio, Francio kaj Germanio anoncis en la lasta semajno, ke ili faris paŝon por ekigi la disput-kvietigan mekanismon kun Irano responde al la rezigno de Teherano pri la nukleaj devontigoj en la pasintaj monatoj.

Se la tri landoj turnos sin al la disput-kvietiga mekanismo, la nuklea demando de Irano eble estos submetita al la Sekureca Konsilio de la UN.

Baldaŭ alvenos Printempa Festo, la ĉina novjaro laŭ la luna kalendaro. Ĉiujare la amuza vespero okazigita de Ĉina Komunikila Grupo en la antaŭvespero de la ĉina novjaro estas rigardata kiel la jarfina kultura festeno. Ĉina Komunikila Grupo lunde plenumis la kvaran provludon de la amuza vespero celebranta la Printempan Feston 2020.

Ĉi-jare dialogaj prezentadoj kun freŝaj ideoj kaj humuraĵoj ne nur spegulas la socian staton kaj la popolan vivon, sed ankaŭ montras altan anivelon de artoj. Tiuj prezentadoj fokusiĝas al esprimado de "sento", ekzemple amo inter familianoj kaj inter geamantoj, amikeco kaj reciproka helpo inter fremduloj.

En la 24a de januaro, la amuza vespero estos rekte elsendita de la Ĉina Komunikila Grupo de la ĉefkunvenejo en Pekino kaj subkunvenejoj en Zhengzhou, ĉefurbo de la centra provinco Henan, kaj la Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin