Jubilea Kunveno de la Monda Ekonomia Forumo en Davoso

(GMT+08:00) 2020-01-23 15:27:56     Redaktoro:Xiao


La 21an de januaro en Davoso, ĉina vicĉefministro Han Zheng faris parolon titolitan "Labori Kune por Malferma Monda Ekonomio kaj Daŭrigebla Tutmonda Disvolviĝo" en la 50a jara kunveno de la Monda Ekonomia Forumo.

Han, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, alvokis internacian komunumon konstrui inkluzivan kaj malferman mondan ekonomion kaj subteni multflankeon de la ekonomia tutmondiĝo.

Han rimarkis, ke ekonomia tutmondiĝo estas tendenco de historio, esenca kondiĉo por kresko de produktiveco, kaj natura rezulto de la antaŭeniĝo en scienco kaj teknologio. Li aldonis, ke ĝi ankaŭ estas forta motoro de ekonomia kresko tra la mondo.

Han diris, por solvi malfacilaĵojn kaj problemojn de ekonomia tutmondiĝo, la fundamento kuŝas en komuna konstruado de inkluziva kaj malferma monda ekonomio, kaj la ŝlosilo estas subteni multflankecon.

Han alvokis, ke ĉiuj landoj devas pruvi pli grandan kuraĝon, solvi krizon per egala konsultiĝo, kune batali kontraŭ malfacilaĵoj, kaj dividi avantaĝojn de ekonomia tutmondiĝo kaj tutmonda kresko. Li asertis, ke Ĉinio ĉiam konservas stabilecon, akcelas disvolviĝon, kontribas al paco kaj prospero de la mondo, kaj laboras kun ĉiuj landoj por malferma, inkluziva, pura kaj bela mondo.

Tiu ĉi Jarkunveno estas kun la temo "kunigi tutmondajn fortojn, realigi daŭripovan disvolviĝon". Sub la nuna situacio kun fortiĝanta kontraŭvento de tutmondiĝo, la tonika parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en la Jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo antaŭ tri jaroj restas freŝa en la memoro de la internacia komunumo. Oni ĝenerale opiniis, ke faktoj en la pasintaj tri jaroj pruvis, ke la juĝo de Xi estis ĝusta kaj lia preskribo estis efika.

Iuj landoj tretis liberkomercajn regulojn kaj provokis komercan konflikton, kio grave ĝenis la ordon de monda ekonomia disvolvado. La Internacia Mona Fonduso kvarfoje malaltigis sian anticipon pri kresko de la monda ekonomio ĝis 3%. La Monda Organizo pri Komerco diris, ke pluraj landoj efektivigis rimedojn de komercaj restriktoj, kio influis 747 miliardojn da usonaj dolaroj da importado kaj eksportado en la tuta mondo en la lasta jaro. Evidente, tiuj kontraŭtutmondiĝaj agoj damaĝis la tutecajn interesojn de la internacia komunumo kaj pagigis al diversaj landoj pli altan koston por disvolviĝo.

Sed Ĉinio ĉiam persistis en disvolvado de malferma ekonomio malgraŭ la leviĝo de unuflankeco kaj komerca protektismo en la pasintaj tri jaroj, kaj dividis oportunojn kun aliaj landoj dum disvolvado por realigi reciprokan profiton kaj komunan gajnon. Ekzemple, Ĉinio dufoje okazigis Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion, senĉese plibonigis komercan medion, promulgis Leĝon pri Fremda Investo kaj malaltigis la sojlon de merkataliro por fremdaj investantoj. Tiuj rimedoj por larĝigo de malfermo montris, ke Ĉinio estas firma ĉampiono de tutmondiĝo. En la lasta jaro Ĉinio faris 27,5% da kontribuo al la monda ekonomia kresko, kaj ĝi estis la unua motoro por kreskigo de la monda ekonomio en multaj sinsekvaj jaroj.

La 17an de januaro, la Nacia Statistika Buroo diris, ke en 2019, la ĉina ekonomio kreskis je 6,1% kompare kun la antaŭa jaro, ene de la registara jara celo de 6% ĝis 6,5%. La cifero estis pli malgranda ol la kresko de 6,6%, registrita en 2018.

Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montris, ke la ekonomio kreskis je 6% en la kvara trimestro egale kiel en la tria trimestro. La kresko estis malpli rapida ol tiu de la 6,2% en la dua trimestro kaj tiu de 6,4% en la unua trimestro.

Meng Wei, proparolanto de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, diris la 19an de januaro en gazetara konferenco en Pekino, ke la pokapa malneta enlanda produkto de Ĉinio superis 10 000 usonajn dolarojn en la lasta jaro, kio reflektis grandiĝon de la nacia ampleksa forto, leviĝon de la socia produktkapablo kaj altigon de vivnivelo de la popolo kaj markis novan paŝon faritan de Ĉinio al altenspeza lando. Tio estas grava atingo de Ĉinio en konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. Meng diris ankaŭ, ke la pokapa malneta enlanda produkto de evoluintaj landoj kutime kalkuliĝas al pli ol 30 000 usonaj dolaroj, tial Ĉinio restas la plej granda evoluanta lando de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin