Ĉinoj donis apartan signifon de familia rekuniĝo

(GMT+08:00) 2020-01-24 17:41:54     Redaktoro:Selena

Hodiaŭ, la 24a de januaro estas jarfino laŭ la ĉina luna kalendaro kaj ankaŭ estas plej grava tago de ĉinoj por familia rekuniĝo. Tamen pro la epidemio de la pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso, multaj homoj forlasis la rekuniĝon kun familianoj, ili aŭ laboras por bati la viruson, aŭ estas proprainiciate izolitaj por eviti cirkuladon de la viruso aŭ nuligis vojaĝon, 1 400 milionoj da ĉinoj per spirito de solidareco, donis apartan signifon de la familia rekuniĝo.

Por ĉinoj reveni al hejmloko dum Printempa Festo, ĉina novjaro laŭ la luna kalendaro, estas plej grava ceremonio dum jaro. Tamen la epidemio de la pneŭmonio en Wuhan malordigis planon de preskaŭ ĉiuj. Ĝis la 24a horo de la 23a de januaro, aperis 830 kazoj de pneŭmonio en 29 provincoj kaj urboj, 5 kazoj en Hongkong, Makao kaj Tajvano kaj 9 kazoj en aliaj landoj. Por eviti cirkuladon de la epidemio, multaj homoj forlasis planon pri reveno al hejmloko aŭ vojaĝo al aliaj lokoj, celebraj aktivadoj en diversaj lokoj estis nuligitaj, kaj spekti amuzan vesperon por Printempa Festo estas proponita…kvankam iuj ĉinoj ne povas realigi geografian rekuniĝon, tamen ili ankoraŭ donas festajn bondezirojn per videoj, telefonoj kaj sociaj komunikiloj.

Estas kortuŝite, ke medicinaj laborantoj el ĉinaj diversaj lokoj venis al Wuhan por labori kun lokaj laborantoj. Ilia profesieco kaj respondeco estas pulmoj de Ĉinio por venki la epidemion, kaj iliaj figuroj kun protektaj vestoj estas plej rimarkindaj pejzaĝoj dum la Printempa Festo.

Ĉio ĉi havas rilatojn kun rimedoj prenitaj de la ĉina registaro. Ĉinio ĝustatempe prenis rimedojn, publikigis koncernajn informojn kaj aktive disvolvis internacian kunlaboron. La ĉina registaro ĉiam prenas sekurecon kaj sanon de la popolo kiel ĉefan prioritaton.

En la 23a de januaro, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke la organizo portempe decidis ne deklari, ke la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso estas urĝa publiksana evento atentata de la tuta mondo. Li dankis la ĉinan registaron pro ĝia kunlaboro kaj travidebleco, precipe divido de ordo de geno de la nova koronaria viruso kun la internacia komunumo. La decido de la Monda Organizo pri Sano estas objektiva analizo kaj juĝo al la epidemio kaj ankaŭ estas subteno al Ĉinio pri prenitaj rimedoj kaj efikeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin