Programo Amo estas Ponto profunde kortuŝas nin

(GMT+08:00) 2020-01-24 22:22:39     Redaktoro:Selena

Vendrede vespere la amuza vespero celebranta Printempan Feston 2020 estis elsendita ĝustatempe de la Ĉina Komunikila Grupo. Ĉe la 30 minutoj post la 8a horo, unu programo, kiu estis ĵus aldonita, renkontiĝis kun spektantoj.

La programo titolita Amo estas Ponto priparolis, ke wuhan-anoj kun firma volo traktas la epidemion de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso, kaj medicinaj laborantoj tutforte sin ĵetas al la savado.

La nove aldonita programo disvastigis sciojn pri preventado de pneŭmonio al ĉinaj spektantoj kaj dankis amikojn tra la tuta mondo pro ilia zorgo pri situacio de la epidemio, kio levis batalspiriton por venki la epidemion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin