Kunvenis la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ por aranĝi laborojn kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-01-26 19:13:54     Redaktoro:Ĝoja

Sabate kunvenis la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), oni aŭdis raporton pri laboroj kontraŭ pneŭmonia epidemio kaŭzita de la nova koronaria viruso, refoje esploris kaj aranĝis laborojn, aparte pri kuracado kaj preventado. La kunvenon prezidis Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ. Xi donis gravan paroladon.

La kunveno decidis, ke la Centra Komitato de la KPĈ fondu gvidan teamon kontraŭ la epidemio kaj la gvida teamo laboru sub gvidado de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ. La Centra Komitato de la KPĈ sendos laborgrupojn al Hubei kaj aliaj lokoj, kies stato estas serioza, por fortigi laborojn kontraŭ la epidemio.

En la kunveno Xi substrekis, ke la epidemio signifas ordonon kaj preventado estas respondeco. Diversnivelaj komitatoj de la Partio kaj diversnivelaj registaroj devas laŭ decido kaj aranĝo de la Centra Komitato de la KPĈ fari ĉiuflankan molibizon, aranĝon kaj fortigon de la laboroj, meti sekurecon kaj sanon de la popolamasoj sur la unuan lokon kaj rigardi preventadon de la epidemio kiel la plej gravan laboron.

La kunveno substrekis, ke post apero de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso en la provinco Hubei ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ Xi Jinping ĉiam alte atentas ĝin kaj multfoje okazigis kunvenojn, multfoje aŭdis raportojn kaj donis gravajn instrukciojn. Li postulas, ke diversnivelaj komitatoj de la Partio, diversnivelaj registaroj kaj koncernaj fakoj devas rigardi la sekurecon de vivo kaj sanon de popolamasoj sur la unuan lokon, ellabori zorge pripensitan planon, organizi fortojn por preventado kaj kontrolado, alpreni praktikajn efikajn rimedojn kaj firme bremsi propagiĝon de la epidemio. Sub la firma gvido de la Centra Komitato de la KPĈ la Ŝtata Konsilantaro multfoje kunvenis, esploris aranĝojn, profunde studis gravajn instrukciojn de Xi, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, sufiĉe ludis rolon de la mekanismio de kunpreventado kaj kunkontrolado, fortigis kunaranĝojn, ĝustatempe esploris kaj solvis problemojn en preventado kaj kontrolado. Kaj diversaj rimedoj funkcias forte kaj orde.

En la kunveno oni ordonis gvidi diversajn lokojn por preventi la epidemion laŭ kategorio, kaj substrekis plenforte savi kaj kuraci malsanulojn infektitajn de koronaria viruso, montris orde kaj laŭleĝe science preventi kaj kontroli la epidemion. La kunveno ankaŭ substrekis ĝustatempe, precize, publike kaj travideble publikigi staton kaj respondi zorgojn de ĉinoj kaj aliaj landoj kaj regionoj, fortigi kondukon de la publika opinio kaj eksplikon de koncernaj politikoj kaj rimedoj, fortigi konon de popolamasoj pri la malsano kaj socian fidon pri venko, kaj ĝustatempe raporti al Honkong, Makao, Monda Organizo pri Sano kaj organizoj de aliaj landoj kaj regionoj pri stato de la epidemio por fortigi kunlaboron kaj kune protekti sekurecon de sano de la tuta mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin