Komisiite de Xi Jinping ĉina ĉefministro Li Keqiang gvidis kontraŭepidemian laboron en Wuhan

(GMT+08:00) 2020-01-27 19:27:47     Redaktoro:Ĝoja

Sabate (la 25-an de januaro) kunvenis la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), oni aŭdis raporton pri laboroj kontraŭ pneŭmonia epidemio kaŭzita de la nova koronaria viruso, refoje esploris kaj aranĝis laborojn, aparte pri kuracado kaj preventado. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, substrekis, ke diversnivelaj komitatoj de la Partio kaj diversnivelaj registaroj devas laŭ decido kaj aranĝo de la Centra Komitato de la KPĈ fari ĉiuflankan molibizon, aranĝon kaj fortigon de la laboroj, meti sekurecon kaj sanon de la popolamasoj sur la unuan lokon kaj rigardi preventadon de la epidemio kiel la plej gravan laboron.

Lunde (la 27-an de januaro) komisiite de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, Li Keqiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉefministro de ĉina Ŝtata Konsilantaro kaj estro de la gvida teamo de la Centra Komitato de la KPĈ pri laboroj kontraŭ pneŭmonio de la nova koronaria viruso, atingis la urbon Wuhan por esplori kaj gvidi laborojn kontraŭ la epidemio. Li dankis kuracistojn kaj flegistojn, rekomendis al ili bone protekti ilin mem, postulis antaŭ ĉio garantii kuracajn resursojn kaj akcepti ĉiujn pacientojn, kaj elmetis garantii sufiĉan provizon de varoj en merkato kaj stabiligi prezaron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin