Sinsekve inaŭguriĝis ekspozicio Teo, Amo kaj La Mondo en Ĉeĥio kaj Rusio

(GMT+08:00) 2020-01-28 22:15:39     Redaktoro:Ĝoja
Lastatempe malfermiĝis ekspozicio Teo, Amo kaj La Mondo sinsekve en biblioteko de la ĉeĥa urbo Nový Jičín, Esperanto-muzeo en Svitavy, urbo de Ĉeĥio kaj muzeo en Glazov, Rusio.

Serio da afiŝoj pri tutmonda ekspozicio Teo, Amo kaj La Mondo

La ekspozicion en Nový Jičín organizis Verda Stacio kaj ĉefaj laboristoj de Verda Stacio estas esperantistoj Pavol Kašák kaj Rostislav Čubok, kiuj partoprenis kaj sukcesis en du konkursoj Teo kaj Amo. Danke al ili, la urbo Nový Jičín fariĝis la urbo de Teo kaj Amo en la jaro 2017 kaj jam dufoje okazigis fotoekspozicion pri Teo kaj Amo. La nuna ekspozicio estas la tria kaj daŭras de la 2-a ĝis la 31-a de januaro 2020 kaj okazis solena festo en la ekspozicio la 19-an de januaro.

Vespere de la 16-an de januaro en Esperanto-muzeo en Svitavy, Ĉeĥio, solene malfermiĝis la ekspozicio Teo, Amo kaj La Mondo. Estrino de la muzeo Ing. Libuše Dvořáková salutis ĉeestantojn kaj konigis la ekspozicion. Esperantistino kaj s-ino Huang Li prezentis ĉinan tean ceremonion, faris konigon pri la ĉina tea kulturo kaj respondis demandojn de ĉeestantoj. Aparte por festi la ĉinan tradician novan jaron Printempan Feston la muzeo organizis ludon – pentri teon viaokule.

La etoso estis varma kaj agrabla. Estrino de la muzeo Libuše Dvořáková komentis: "La etoso estas tre agrabla. Ankaŭ mi estis surprizita, kiel vizitantoj estis kontentaj, ili ofte demandis. La aranĝo daŭris pli ol 3 horojn. Mi timis, ke neniu volis pentri. Sed poste ili ankaŭ pentris.

Mi ne scias kiel plibonigi programon. Mi pensas, ke la plano estas perfekta. La vespero sukcesis dank al Huang Li. Dum la prezentado kaj dum la ceremonio ŝi tre komprenigis ĉion."

La ekspozicio en Svitavy daŭras ĝis la 16-a de februaro, 2020.


La 27-an de januaro en muzeo de Glazov, Rusio, malfermiĝis la ekspozicio. Kunlabore kun la muzeo esperantistino Olga Shiliaeva aranĝis ĉion. Ankaŭ te-amantoj ĉinaj sendis videan saluton al Glazov por bondeziri sukceson al la ekspozicio, kiu daŭras ĝis la 29-a de februaro, 2020.

Ankaŭ en Litovio, Rumanio, Uzbekio, Ĉinio, Slovakio, Bosnio-Hercegonio, Brazilo kaj aliaj landoj okazos la ekspozicio.

Videaĵo: Saluton el Ĉinio por Glazov


Konfirmitaj aranĝoj de la ekspozicio

La fiŝo de la ekspozicio en la biblioteko de Nový Jičín, Ĉeĥio.

Fotoj eksponataj en la biblioteko de Nový Jičín, Ĉeĥio.

Rostislav Čubok (maldekstre) en la ekspozicio.

Urbanoj de Nový Jičín gustumas ĉinan teon.

La bela konstruaĵo – la Esepranto-muzeo

Estrino de la muzeo Ing. Libuše Dvořáková salutas ĉeestantojn

Kun intereso urbanoj de Svitavy aŭskultas prezenton de la ĉina tea kulturo.

En la Esperanto-muzeo teo estas preta

En la ekspozicio en la Esperanto-muzeo bongustaj kukoj estas pretaj

Salutas esperatistaj te-amantoj por ekspozicio en Svitavy.

Esperantistino Huang Li prezentas ĉinan tean ceremonion.

Oni kaj libere babilas kaj trinkas teon kaj gustumas kukon

Huang Li prezentas ĉinan tean kulturon

Ĉu estas bonodora?

Ludo – Teo Miaokule

Ludo – Teo Miaokule

Ludo – Teo Miaokule

Urbanoj de Svitavy spektas ekspoziciaĵojn

Urbanoj de Svitavy spektas fotojn pri teo

Laboristoj kaj helpantoj preparas ekspozicion en Glazov, Rusio.

La ekspozicio estas preta en la muzeo de Glazov

La ekspozicio estas preta en la muzeo de Glazov

La ekspozicio estas preta en la muzeo de Glazov

La ekspozicio estas preta en la muzeo de Glazov

La ekspozicio estas preta en la muzeo de Glazov

Fotoj kaj videaĵo estas liveritaj de la organizantoj ĉinaj, ĉeĥaj kaj rusaj. Koran dankon.  

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin