Sinsekve inaŭguriĝis ekspozicio Teo, Amo kaj La Mondo en Ĉeĥio kaj Rusio

(GMT+08:00) 2020-01-28 22:17:00     Redaktoro:Ĝoja

La 24-an de oktobro en 2019 en Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato malfermiĝis monda ekspozicio Teo, Amo kaj La Mondo,kiun organizas Tianjin-a Esperanto-Asocio, Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato, Bazo por Disvastigi Tean Kulturon per la Ĉina Lingvo kaj Hangzhou-a Asocio por Popularigi la Markon de Ĉina Tea Urbo sub la aŭspicio de Te-amanta Esperantista Organizo (TEO).

Aprile de 2019 organizantoj ekkolektis fotojn kaj videaĵojn. Post kolektado kaj taksado elektiĝis 200 verkoj el pli ol 30 landoj, kiuj konsistigas bankon de fotoj kaj videaĵoj. Okazos ekspozicioj ne nur en Ĉinio sed ankaŭ en Germanio, Ĉeĥio, Slovakio, Rumanio, Rusio, Bosnio-Hercegovino, Uzbekio, Vjetnamio, Pollando, Sud-Koreio, Brazilo, Barato, Japanio, Irano kaj aliaj landoj de oktobro de 2019 ĝis la fino de 2020. La aktivado estas apogata ankaŭ de Fremdlingva Eldonejo, institutoj pri tea kulturo kaj multaj ĉinaj teaj fabrikoj. En ekspozicioj tra la mondo aperos ne nur fotoj kaj videaĵoj sed ankaŭ teo, te-trinkiloj kaj libroj. Oni povos vidi kaj aŭdi rakontojn pri Ĉinio, ankaŭ tuŝi te-trinkilojn kaj gustumi ĉinan teon. Pere de Esperanto mondaj te-amantoj fariĝos amikoj kaj formiĝos tea rondo.

Se vi volas aliĝi al la agado bonvole kontaktu kun Han Daqiang kaj Lisa. "Ni liveros al vi fotojn kaj videaĵojn per interreto, ankaŭ verajn teon, te-trinkilojn kaj librojn per poŝto, kaj vi aranĝos ekspozicion en sidejo de via asocio, muzeo, librovendejo, biblioteko, te-trinkejo, te-fabrikejo, lernejo, ktp. Estas oportuno reklami nian lingvon kaj nian movadon! Ni atendas vian aliĝon kaj kune faras la interesan kaj signifoplenan agadon! Do AGU!!!"

Han Daqiang 13902025740@139.com Lin Lisha (Lisa) 65202258@qq.com


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin