Kuraĝe Ĉinio, Kuraĝe Wuhan

(GMT+08:00) 2020-01-30 20:48:13     Redaktoro:Selena

Lastatempe aperis kazoj de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso en multaj lokoj de Ĉinio, precipe en la urbo Wuhan. Kelkaj fremdlandaj esperantistoj sendis kondolencajn mesaĝojn al esperantistoj en Wuhan kaj aliaj lokoj de Ĉinio pro la epidemio kaj esperis, ke ili estos sanaj, kaj Ĉinio kiel eble plej frue venkos la epidemion.

Jen estas mesaĝo de profesoro Bak Giwan el Korea Respubliko:


Saluton, mi estas Bak Giwan el Korea Respubliko. Kaj nun mi loĝas en la urbo Zaozhuang en la provinco Shandong kun mia edzino. Mi instruas Esperanton kaj la Korean lingvon en la universitato Zaozhuang. En la lasta jarŝanĝa sezono, mi vizitis Korean Respublikon kaj tie mi restis dum tri semajnoj. Dum mia restado en Korea Respubliko, mi ekaŭdis pri la malsano, la nova koronaria viruso, en la interreto. Sed en tiu tempo, ĝi ne estis tiel serioza afero. Post mia reveno al Ĉinio, en la 15a de januaro, la afero multe pliserioziĝis. Kaj nun mi trovas, ke ĝi estas ja epidemio, kaj multaj homoj suferas de ĝi.

En mia urbo Zaozhuang, la malsano ne estas tiel serioza kiel en la urbo Wuhan aŭ aliaj urboj en la provinco Hubei. Sed mi aŭdis antaŭ du-tri tagoj, ke en iu apartamento, troviĝis unu malsanulo, kaj la tuta apartamento estis blokita, kaj neniu homo povas eliĝi el la apartamento. Kaj devas resti tie dum du semajnoj. Tre bedaŭrinde.

(portempa bloko celas eviti cirkuladon de la viruso, kompreneble provizado de ĉiutagaj necesaĵoj de tiuj homoj povas esti garantiata)

Mi havas kelkajn esperantistajn amikojn en Wuhan kaj en la provinco Hubei, inkluzive de Trigo, Spado, kaj estimata sinjoro Hu Guozhu, kaj mi esperas, ke ĉiuj fartu bone malgraŭ tiel malfacila cirkonstanco nuntempa. Mi kaj mia edzino ĉiumatene preĝas por la bonfarto de ĉiuj homoj suferantaj de la malsano kaj ankaŭ por la frua finiĝo de la epidemio.

Mi volas diri, ke ĉio en la mondo havas sian finon. Ni ne bezonas esti tro timemaj pri ĝi. Malgraŭ ĉio, ni devas vivi, ĉu ne?

Malaperu la epidemio kaj vivu Ĉinio! Koran dankon!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin