Ĉina ĉefministro alvokis rapidigi esploron de vakcino kontraŭ pneŭmonio kaŭzita de nova koronari-viruso

(GMT+08:00) 2020-01-31 15:42:00     Redaktoro:Selena

Ĉina ĉefministro Li Keqiang jaŭde faris rimarkojn dum vizito al la Ĉina Centro por Regado kaj Prevento de Malsanoj. Li alvokis rapidigi esploron kaj faradon de vakcino kaj medikamentoj kontraŭ pneŭmonio kaŭzita de la nova koronari-viruso.

Li, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Ĉina Komunista Partio kaj ankaŭ estro de la gvida grupo de la Centra Komitato pri prevento kaj regado de la nova koronari-viruso, inspektis sciencan esploradon de vakcino kaj medikamentoj kaj aŭskultis opiniojn de spertuloj pri epidemia preventado kaj regado.

Li diris, ke la institucioj pri regado de malsanoj devas kiel eble plej rapide trovi la fonton kaj trans-mekanismon de la viruso, esplori la vakcinon, kaj liveri teknikan subtenon por plibonigo de diagnozo kaj kuracado.

Vizaĝe al la malglata kaj kompleksa situacio, li esperas, ke la spertuloj fortigos esploron kaj takson pri la tendenco de la epidemio kaj trovi novajn kondiĉojn de la malsano por subteni celitan regadon de la pneŭmonito.

Li postulis la sciencan kontribuon kaj uzadon de rimedoj por prevento kaj regado, li ankaŭ petis travideblan raporton pri la epidemiaj informoj.

Li montris, ke la ŝlosilo por gajni la batalon kontraŭ la epidemio estas bonigi la kuracan efikon kaj redukti la mortokvanton. Vakcinoj kaj efikaj drogoj estas potencaj kuraciloj por la epidemio. La spertuloj devas fari komunan esploradon kaj klopodi por akceli esploradon de facilaj testiloj, vakcinoj kaj efikaj drogoj por batali kontraŭ la viruso. Venko de la batalo dependas de sciencaj rimedoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin