Kuraĝe Ĉinio, Kuraĝe Wuhan

(GMT+08:00) 2020-01-31 17:45:22     Redaktoro:Selena

Lastatempe aperis kazoj de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso en multaj lokoj de Ĉinio, precipe en Wuhan, la ĉefurbo de Hubei-provinco. En Hubei estas esperantistoj. Kia estas ilia ĉiutaga vivo nun? Ĉu la provizado de ĉiutagaj necesaĵoj estas normala? Ni petas tiujn esperantistojn iom paroli pri tio.


Ĉu vi povus simple prezenti vin mem? Kiu urbo en la provinco Hubei estas via hejmloko?


Mi estas Yu Rongkang, 59-jara. Mi laboras en Esperanto-Sekcio de Ĉina Radio Internacia. Mia hejmloko estas Jingzhou, je ĉirkaŭ 200 kilometroj okcidente de Wuhan, ĉefurbo de la provinco Hubei, kiu estas ĝis nun konata fonto de la nova koronaria viruso. Antaŭ la Printempa Festo mi revenis al la hejmloko por pasigi feriojn kiel kutime, kaj nun mi estas kune kun miaj familianoj.

Bonvolu informi nin pri situacio de la epidemio en via urbo


Mia hejmloko Jingzhou situas apud Jangzio. Multaj lokanoj laboris en la provinca ĉefurbo Wuhan, kaj ili plejparte revenis al la hejmloko por pasigi feriojn de la ĉina novjaro. Ĝis nul-horo de la 30a de januaro en nia urbo estis 151 konfirmitaj kazoj de la infektita malsano, kaj tri homoj mortis pro la malsano.

Kiel vi pasigis feriojn de la Printempa Festo ĉi-jare?


Kutime, mi pasigas feriojn de la ĉina novjaro kune kun miaj familianoj. Ni vizitas parencojn kaj ĉeestas renkontiĝojn kun amikoj. Sed ĉi-jare pro la epidemio, mi nuligis ĉiujn planitajn vizitojn kaj renkontiĝojn kaj ĉiutage restis kune kun miaj familianoj en la hejmo.

Kia estas via ĉiutaga vivo? Ĉu la provizado de ĉiutagaj necesaĵoj estas normala?


Mi estas optimisma kaj kredas, ke pro la fortaj rimedoj prenitaj de la registaro kaj solidareco de la tuta lando, ni certe gajnos batalon kontraŭ la epidemio. Ni havas normalan ĉiutagan vivon, kvankam mankas vizitoj kaj renkontiĝoj. Manĝaĵoj kaj aliaj ĉiutagaj necesaĵoj estas aĉeteblaj el apudaj butikoj.

Ĉu iu el viaj parencoj aŭ amikoj laboras en hospitalo? Kion vi volas diri al medicinaj laborantoj?


Jes, mia bofratino laboras en iu hospitalo de nia urbo. Mi volas diri al ĉiuj medicinistoj ĉe la frontlinio de la batalo, ke ni ĉiuj staras kune kun ili, kaj ni certe venkos la malsanon.

Kion vi plej deziras fari post fino de la epidemio?


Mi deziras renkontiĝi kun miaj kolegoj kaj amikoj por celebri nian venkon.

Ĉu vi sentas helpon el la tuta lando?


Hieraŭ mi informiĝis de televido, ke medicinaj teamoj el aliaj provincoj atingis nian urbon por kunhelpi kuracadon de la infektitoj. Mi volas diri al miaj kolegoj kaj amikoj, ke mi kaj miaj familianoj bone fartas, kaj mi dankas ilin pro ilia zorgo.

Kion vi volas diri pri la epidemio?


 

La epidemio refoje admonas la homaron sin deteni de tro intensaj aktivecoj. Ni devas bone protekti nian vivmedion, vivi harmonie kun la naturo kaj konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin