Kuraĝe Ĉinio, Kuraĝe Wuhan

(GMT+08:00) 2020-02-01 17:38:15     Redaktoro:Selena

Lastatempe aperis kazoj de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso en multaj lokoj de Ĉinio, precipe en la urbo Wuhan. Kelkaj fremdlandaj esperantistoj sendis mesaĝojn por esprimi simpation al esperantistoj en Wuhan kaj aliaj lokoj de Ĉinio pro la epidemio kaj esperis, ke ili estos sanaj, kaj Ĉinio kiel eble plej frue venkos la epidemion.

Jen estas mesaĝo de Massimo Acciai el Florenco, Italio:

Saluton, mi estas Massimo el Florenco, Italio. Mi ricevis informojn pri la epidemio el interreto kaj televido. Bonŝance mia urbo ne estis trafita de la viruso sed oni multe parolas pri tio en la ĵurnaloj kaj en televido. Mi konas neniun en Ĉinio sed mi bondeziras al la ĉinaj samideanoj rapidan finon de epidemio kaj rapidan resanigon de la homoj trafitaj. Mi salutas kore la civitanojn de Wuhan kaj la tuta Ĉinio, vere belega lando. Amike ĝis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin