Britio oficiale retiriĝis el EU

(GMT+08:00) 2020-02-01 16:24:46     Redaktoro:Pluveta

Je la 23a horo de la 31a de januaro laŭ la loka tempo, Britio oficiale retiriĝis el Eŭropa Unio kaj adiaŭis la 47-jaran aliancanon. Samtempe finiĝis la 3-jara retiriĝa procezo de Britio el EU.

Je la 22a horo de la sama tago, brita ĉefministro Boris Johnson publikigis la registritan televidan parolon. Li diris, "Ĉi vespere ni retiriĝos el Eŭropa Unio","Baldaŭ tagiĝos kaj komenciĝos komenciĝos nova ĉapitro por la brita popolo. Tio ankaŭ estas la periodo, kiam la tuta lando rekomenciĝas kaj ŝanĝiĝas." Li diris ankaŭ, ke post pli ol 50 jaroj, la disvolva direkto de EU ne plu taŭgas al Britio. Kvankam li povas kompreni diversajn emociojn de homoj pri retiriĝo el EU, tamen la respondeco de la registaro estas unuigi la tutan landon kaj marŝigi ĝin. La registaro alportos esperon kaj ŝancon al ĉiuj anguloj de Britio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin