Retiriĝo el EU eble montras malfacilan estontecon

(GMT+08:00) 2020-02-01 18:58:28     Redaktoro:Pluveta

Post 3 jara penado, je la 23a horo de la 31a de januaro laŭ la loka tempo, Britio oficiale retiriĝis el Eŭropa Unio.

En la parlamenta placo, miloj da homoj atestis la historian momenton. Iuj ĝojkriis, iuj ĉagreniĝis. Tio montris, ke la socia disŝiro, kaŭzita de retiriĝo el Eŭropa Unio, ankoraŭ ne malaperis. Kvankam brita ĉefministro Boris Johnson deklaris, ke tio malfermis la novan epokon, tamen multaj necertecoj, kaŭzitaj de la rilatoj inter Britio kaj Eŭropa Unio kaj la geopolitiko, ankoraŭ estas maltrankviligaj.

Britio aliĝis al Eŭropa Unio en 1973 kaj retiriĝis en 2020, la 47-jara "geedziĝo" montras, ke Britio kaj EU estis en akordo nur en ŝajna maniero. La komento de Brita Brodkasta Kompanio diris, ke kiel la unua lando, kiu retiriĝis el Eŭropa Unio, la farado de Britio estas la plej granda geopolitika ŝanĝiĝo en Eŭropo post la malvarma milito. Germana ĉefministro Angela Merkel bedaŭre diris, ke la retiriĝo de Britio el Eŭropa Unio restigis profundan vundon al Germanio kaj EU.

Franca prezidento Emmanuel Macron, kiu intencis porti la ŝarĝon pri integriĝo de EU, avertis en la 31a de januaro, ke la retiriĝo de Britio el EU estas "batalo" kontraŭ Eŭropa Unio, kaj ankaŭ estas "historia alarmo", kiu stimulos eŭropanojn establi pli grandan kaj altefikan Eŭropan Union kaj antaŭenpuŝi reformadon.

En la ekonomia kampo, la retiriĝo de Britio el EU urĝos al Eŭropa Unio reguligi interesojn de diversaj flankoj. Unuflanke en la estonteco, komerca produktokosto inter Britio kaj EU neevideble plialtiĝos. Aliflanke, sekve de malfortiĝo de Londono kiel financa urbo, Parizo, Frankfurto kaj aliaj urboj havos ŝancojn por fortigi sian ekonomion. Krome Britio estas la dua granda kontribuanto de kapitalo al EU. Post la retiriĝo de Britio, EU ĉiu-jare havos breĉon je 10 miliardoj da eŭroj. La nunaj 27 membroj de EU devas pripensi kiamaniere solvi la kapitalan demandon.

Por Britio adiaŭi EU ne signifas, ke ĉio iros glate. Brita ĵurnalo Financial Times montris, ke la retiriĝo nur estas komenco de malfacila laboro. Kvankam brita ĉefministro Boris Johnson deklaris, ke oni bonvenigas tagiĝon de la nova epoko, tame tio ne kaŝos la malfacilaĵojn.

Ĉu Britio bonvenigos novan vivon? Kian influon la retiriĝo alportos al la mondo? Eble ni trovos la respondon post kelkaj generacioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin