Ĉartita aviadilo rehejmenigis de Tajlando turistojn el Hubei-provinco

(GMT+08:00) 2020-02-02 14:00:31     Redaktoro:Xiao
Unu ĉartita aviadilo kun 89 turistoj el Hubei, Ĉinio, sabate nokte atingis la flughaveno Tianhe en Wuhan, ĉefurbo de Hubei-provinco, el Tajlando. Inter ili estis 3 infanoj. La aviadilo de la kompanio China Southern Airlines ekflugis de la suda urbo Guangzhou kaj surteriĝis en Phuketo por revenigi tiujn turistojn. Tio estas la kvara ĉartita aviadilo de la ĉina regiataro. Ĝis nun 399 ĉinaj civitanoj el Hubei jam hejmen revenis de Tajlando, Majlazio kaj Japanio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin