Kuraĝe Ĉinio, Kuraĝe Wuhan

(GMT+08:00) 2020-02-03 11:36:33     Redaktoro:Selena

Lastatempe aperis kazoj de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso en multaj lokoj de Ĉinio, precipe en Wuhan, la ĉefurbo de Hubei-provinco. En Hubei estas esperantistoj. Kia estas ilia ĉiutaga vivo nun? Ĉu la provizado de ĉiutagaj necesaĵoj estas normala? Ni invitas sinjoron Peng Zhengming, esperante Trigo, prezidanton de Hubei-a Esperanto-Asocio iom paroli pri tio.


Mi estas Peng Zhengming (Esperanta nomo-Trigo), prezidanto de Hubei-a Esperanto-Asocio, kies oficejo troviĝas en Wuhan, kaj mi mem loĝas en Wuhan. Nun ni havas kontakton kun pli ol 100 esperantistoj en la provinco kaj ĉiuj ili estas sanaj.

Ĉi tiu katastrofo, pneǔmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso venis tro subite, surprizis la popolon en Wuhan de Hubei-provinco kaj la tutan Ĉinio. Wuhan estas granda urbo ĉe Jangzio, kun 11 milionoj da loĝantaro, kaj inter ili estas ĉirkaŭ 5 milionoj da moviĝantoj.

Mi estas en epidemia regiono. Mi rakontas iom el esperanta vidangulo.

Antaŭ la eksplodo de la evento, niaj E-amikoj, sub la kadro de Esperanta Asocio, organizis kaj partoprenis diversajn agadojn rilataj al Esperanto. Ni havas Esperanto-instruan klason ĉiun mardon en Universitato Wuhan por Maljunuloj kaj ĉiumonatan kunvenon en la dua sabato de ĉiu monato.

En la tago de la regula kunveno de la 11a de ĉi tiu monato (januaro), tiam la mondo estis paca, kaj ne okazis "eksplodo". Mi iris al la antaŭurbo tagmeze por partopreni en la geedza ceremonio de iu amiko. sed mi plifrue alvenis ankaŭ al la regula kunvenejo de la asocio (hotelo Hankou Changhang). La samideanoj preparis la scenon de printempa kunsido de la asocio, kaj ni babilis kune esperante dum iom da tempo antaŭ ol mi foriris. Mi sekvis per WeChat la kunvenon, kaj mi aŭdis, ke ĉiuj havas varman atendon kaj perspektivon pri la laboro de Esperanto en la nova jaro, kaj grupa ĥoro de Esperanto "Bonan Novjaron" tre kortuŝas ~~ Esperanto-amikoj ĉiam estas pli sincera kaj vigla ol aliaj partioj.

Ĉar la Hubei-a Esperanto-Asocio baldǔ okazigos sesio-ŝanĝon(reelekto)ĉi-jare, Aroma (ĝenerala sekretariino) kaj mi vizitis iujn membrojn por aŭdi iliajn opiniojn pri la estonta laboro.

La tri lokaj Esperanto-asocioj (Asocioj de urboj Huangshi, Wuhan kaj la Provinco) kunlaboras pli en Esperanto-agadoj en la lastaj jaroj. Ni kunigis Esperantistojn por: ne forgesu siajn originalajn celojn, tenu sian mision kaj centriĝas ĉirkaŭ laboro de la lando. La laboro komenciĝis kun bonaj rezultoj. La Provinca Asocio en la Tutlanda Esperanto-Kongreso okazinta lastatempe estis rekomendita kiel la Avangarda, kaj la provinca administra organo ankaŭ aprobis nian laboron per financado. La tri asocioj kun granda decidemo kaj memfido, kaj bona divido de laboro kaj kunlaboro, sin preparis por la Jaro de la Rato(de la ĉina lunjaro)

Nun, batalo kontraǔ la epidemio estas ĉio!

Ekde la elirlimigado de la urbo Wuhan la 23-an de ĉi tiu monato (januaro), en la lando ĉiuj subtenis la loĝantojn en Wuhan, Hubei-provinco. Ankaŭ la Esperanto-komunumo okupiĝas pri ĉi tiu batalo, t.e resti hejme por ne infektigi aliajn---ankaŭ tiel kontribui, kontakti esperanistojn per la interreto ankaŭ subteni unu la alian. Ni ankaŭ uzas la specialan funkcion de Esperanto por rakonti al la mondo la veron de la batalo de nia nacio kontraŭ la epidemio.

Ĉar mi ofte vojaĝas en la Esperanto-rondo enlande kaj eksterlande, mi ricevis multajn salutojn de amikoj, kaj mi respondis al ili unu post la alia, por ke miaj amikoj povu trankviliĝi kaj kredi, ke per diligenta laboro, scienca aranĝo kaj efikaj rimedoj por batali la epidemion, kiel ni faris iam dum la SARS-epidemio, inundoj, tertremoj kaj aliaj katastrofoj venkitaj en la pasinteco, ĉifoje la ĉina popolo, inkluzive de Wuhan-anoj certe venkos la batalon.

Post la ŝtormo, ĉielarko aperos, kaj post vintro estos printempo! La homoj de Wuhan ne estas tre malproksimaj de la venkotagoj de epidemiaj krizoj, kaj baldaŭ venos la tago, kiam nia Esperantujo reunuiĝos kaj aktiviĝos! Dankon.

La vivo de esperantistoj en la epidemia regiono


Ĉu vi povus simple prezenti vin mem? Kiu urbo en la provinco Hubei estas via hejmloko?

Mi nomiĝas Peng Zhengming(esperante Trigo) kaj mi estas 62-jara emerita ĵurnalisto. Mi loĝas en la centro de la distrikto Wuchang de la urbo Wuhan sur la suda bordo de la rivero Jangzio.

Kiel vi pasigis feriojn de la Printempa Festo ĉijare?

La urbo kaj vojoj blokitaj, krom necesaj iloj permesite, por ne infekti aŭ ne infektiĝi. Mi restas hejme nur kune kun familianoj, fakte nur kun mia edzino.

(fermo de la trafiko estas speciala rimedo, kiu celas eviti cirkuladon de la epidemio)

Kion vi plej deziras fari post fino de la epidemio?

Post kiam la epidemio estis tute solvita, mi volus promenadi apud la bela Orienta Lago, rajdi biciklon, sunumi sub la suno kaj vidi la pejzaĝon ktp.

Ĉu vi sentas helpon el la tuta lando?

La militistoj kaj civiluloj de la tuta lando atentas kaj helpas al Wuhan. Mi volas diri al ili: Unu flanko en malfacileco, la diversaj flankoj subtenas, la patrujo vere estas granda, kaj la samlandanoj estas tiel bonaj! Koran dankon!

Kion vi volas diri pri la epidemio?

Mi volas diri: Kvankam la vivo estas bela, ĉifoje la lecionoj estas profundaj. Ni vere devas komenci respekti la naturon kaj protekti la medion. Alie, ni vane suferigis per malfacilaĵoj la homojn, kiuj batalas kontraŭ ĉi tiu epidemio. Ili multege laboris!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin