Kuraĝe Ĉinio, Kuraĝe Wuhan

(GMT+08:00) 2020-02-04 10:10:53     Redaktoro:Selena

Lastatempe aperis kazoj de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso en multaj lokoj de Ĉinio, precipe en la urbo Wuhan. Kelkaj fremdlandaj esperantistoj sendis mesaĝojn por esprimi simpation al esperantistoj en Wuhan kaj aliaj lokoj de Ĉinio pro la epidemio kaj esperis, ke ili estos sanaj, kaj Ĉinio kiel eble plej frue venkos la epidemion.

Jen estas mesaĝo de Aleksandro Prado el Brazilo:

Saluton Ni Hao. Mi estas Aleksandro. Mi volas diri, ke mi sciis pri la malsano, pri la epidemio pere de (Ĉina) Radio Internacia. Kaj poste en Brazilo, mi akompanas informojn pri la malsano kaj mi miras kiel en Ĉinio sukcese konstruiĝis du hospitaloj tiom rapide por solvi la problemon.

Kaj pri la epidemio, Ĉi tie, mi akompanas kiel la aferoj iras en Ĉinio pere de la radio kaj la ĵurnaloj, kaj mi vidas ĉiutage kiom da homoj malvarmumiĝas kaj kiom da homoj bedaŭrinde forpasis dum tiu lasta monato.

Mi ne konas homojn tie en Wuhan, sed mi akompanas bone la aferojn tie kaj mi miras kaj gratulas, mi diras, ke mi volus diri kiom mirinde estas ke Ĉinio konstruis hospitalojn kaj sukcese bridis pri la afero, kaj la scienco tie en Ĉinio estas mirinda. Mi tre ŝatas vidi kion la aferoj estas en scienco kaj en la sano por bridi la aferojn.

Mi volas lasi mesaĝon al ĉiuj popoloj tie, ke mi estas ĉi tie per miaj preĝoj kaj mi volas diri, ke vi havu forton kaj ne malsaniĝu kaj ŝirmu vin de la malsanoj de la malvarmumo kaj zorgu pri la malvarmo tie.

Ĉi tie en la suda hemisfero estas somero, sed tie mi scias ke estas vintro. Do, vi zorgu pri la malvarmo kaj forton al vi! Dankon!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin