Kuraĝu Ĉinio! Ni estas energie kun vi!

(GMT+08:00) 2020-02-04 06:35:56     Redaktoro:Ĝoja

Post eksplodo de la epidemio de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso, Tianjin-a Esperanto-Asocio ricevis mesaĝojn de diverslandaj esperantistoj kaj te-amantoj, kiuj esprimas zorgojn, konsolojn kaj bondezirojn al ĉinaj popolanoj.

Karaj ĉinaj geamikoj,
Kun ega bedaŭro kaj profunda kunsento ni informiĝis pri subita eksplodo de la koronvirusa infekto, kaŭzinta multajn viktimojn, en Wuhan de Ĉinio.
Esprimante sincerajn kondolencojn al la ĉina popolo, ni esperas, ke la situacio en la infektita regio normaliĝos plejeble baldaŭ.

Fortojn al vi, sanon kaj bonfarton!

Kunsente viaj,
Anatolij Ionesov & familio
Samarkando, Uzbekio

Karaj ĉinaj esperantistoj,
Mi legis pri la korona viruso.
Mi esperas ke viaj esploristoj tre rapide trovos adekvatajn medikamentojn!
Mi deziras al vi, viaj familianoj, amikoj, kolegoj kaj iliaj familioj, ĉiuj esperantistoj kaj popolanoj de via lando bonan sanon!

Elkorajn salutojn!
Ljubiša Preradovic, Bosnio-Hercegovino

La geedzoj Maryvonne HOUVIEZ

Saluton karaj,
En Francio ni aŭdas kaj vidas televide la problemojn pri speciala viruso en via lando.
Mi skribas, kaj ankaŭ nome de la asocio ESPERANTO-INDRE en la centra parto de Francio, por scii ĉu vi bone fartas kaj ĉu ne estas malsanuloj en via ĉirkaŭaĵo. Mi esperas ke ĉio iras glate por vi kaj viaj familianoj.

Maryvonne HOUVIEZ, Francio

Sepa Asorti

Saluton, karaj. Kiel fartas amikoj en diversaj urboj?
Kuraĝon! ĈIUJN fortojn al vi kaj via lando!

Plej amike via,
Sepa Asorti, Litovio

Osa

Daniel

Karaj esperantistoj en Ĉinio
Ni deziras al vi bonan novan jaron! Ni esperas, ke vi kaj via familio kaj amikoj estas kaj estos sanaj!
Mi ege esperas, ke vi en Ĉinio ne longe suferas la novan viruson!

Tre amike!
Daniel, Germanio, kaj Osa, Svedio

Paŭlo

 Rosto

Karaj en televida informĵurnalo ni spektis , ke en Ĉinio okazas gripa epidemio kaj estas multaj malfacile malsanaj , ĉu vi kaj viaj familioj estas en ordo ? Mi deziras multe da sano kaj feliĉo.
Paŭlo, Slovakio, kaj Rosto, Ĉeĥio

Al Tianjin-a Esperanto-Asocio
en Ĉinio

Estimata Sam-ideanino:

Telefone Sinjorino Doktorino Florentina-Claudia Balaş petas min sendi al Vi kaj al la kun-laborantoj en la projekto „Teo, Amo kaj Mondo" bon-dezirojn pri sano, paco, bon-farto kaj plenan sukceson en Via laboro okaze de la Ĉina Nov-jaro. Al ŝiaj bon-deziroj asociiĝas ankaǔ mi kaj la tuta personaro de nia Muzeo (estrata de Sinjoro Doktoro Laurenţiu-Gerard Guţică-Florescu). Ni esperas, ankaŭ ke la ĉina popolo sukcesos kiel eble plej frue solvi la seriozan problemo pri la gripo, kiu bedaŭrinde furiozas via-lande.

Feliĉan Nov-jaron!
Doru Deagu,Rumanio

Kara Tianjin-a Esperanto-Asociio, mi sendas konsolon por vi kaj ĉinoj. Mi nur esperas ke la epidemio tuj foriros. Kuraĝon kaj sekuron.!

Lee Jungkee, Sud-Koreio

Mi tre esperas, ke baldaŭ ĉio normaliĝos, ĉina registaro kaj la popolo estas saĝaj kaj laboremaj
Do, karaj amikoj, ne paniku!
Mi estas energie kun vi!

Ek al la venko!
Olga Shiliaeva, Rusio

Mi komprenas okazon de la abrupta atako de epidemio, Ĉinio nun estas tre malfacila situacio. Ĉiam vi atentu pri via sano.
Mi esperas, ke la epidemio frue estos venkita.

Hideko Huĝimoto, Japanio

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin