Ĉina junulo laboranta en Urania Mino Hosan

(GMT+08:00) 2020-02-11 20:58:48     Redaktoro:Ĝoja

Zhang Huaifeng

Troviĝas en dezerto Namibo de la afrika sudokcidenta parto la monde plej grandskala subĉiela urania mino Hosan. Post kiam ĉina entrepreno aĉetis la minon en 2012 junulo Zhang Huaifeng eklaboris en la minejo kaj ĝis nun jam 7 jarojn.

Matene je la 6-a horo tagiĝis, tiam Zhang Huaifeng jam veturigis aŭton sur la vasta dezerto. Lastajn 7 jarojn en mateno de ĉiuj laboraj tagoj li de loĝejo trapasas 76 kilometrojn al la minejo.

La mino Hosan estas la monde tria granda urania mino de konserva kvanto, post ekfunkciigo ĝi estos la monde dua urania mino de produkta kvanto. Post la fino de studo en universitato li laboras en la minejo. Li diris:

"Kvankam la mino Hosan ankoraŭ estas ekspluata, tamen ĝia kontribuo al Namibio jam estas granda. Ĝi stimulas namibian enlandan produktan kvanton kaj pliigas postenojn de laboroj, tial ĝi estas atentata de la namibia registaro. En Ĉinio ne ekzistas ĉi tia grandega subĉiela urania mino, tial multaj aferoj, inkluzive de teknikoj, administro, komerco kaj financo, estas lernindaj por ni, laborantaj pri minekspluato kaj geologio."

Regula kunveno de la geologia fako

Je la 7-a horo kaj duono matene ĝustatempe komenciĝis regula kunveno de la geologia fako. Zhang Huaifeng servas kiel direktoro de la fako kaj en la kunveno diskutas kun lokaj laborantoj pri hodiaŭa aranĝo de laboroj. Krom Zhang la aliaj estas namibianoj. 95% de laborantoj en la mino estas lokaj namibianoj. Zhang diris, ke necesas klopodoj por gajni konfidon de lokanoj. Li diris:

"Komence ĉi tie ni, ĉinoj, estis dubataj, ili ne volis divide ŝlosilajn teknikojn kun ni. Kontaktiĝante kun ni ili laŭgrade komprenas nian agminieron, sentas nian diligentecon kaj klopodecon, tial ni kaj ili fariĝis teamo, ĉinoj enoficiĝis en administraj postenoj kaj vere fariĝis membroj de la entrepreno."

Namibiano Natanael Amabali jam kunlaboras kun Zhang 7 jarojn. Li komentis lin tiel:

"Teknike li estas elstara. Mi opinias, ke li konas ĉion kaj scias kio okazas. Nia interŝanĝo kaj komuniko estas glata, li estas lerta en komunikado, ankaŭ agrabla. Li estas vere bona respondeculo."

La konstruado de urania mino estas unu el gravaj projektoj kadre de Zono kaj Vojo. Ĉinio donis al Namibio 4 500 postenojn kaj post ekfunkciigo aperos 2 000 eternaj postenoj por lokanoj. Ankaŭ la mino akcelos pliigon de namibia enlanda produkta kvanto je preskaŭ 80%, pliigon de eksporta kvanto je 20%, kaj pro la mino Namibio espereble fariĝos la monde tria granda produkta kaj eksporta lando de natura uranio. Zhang diris:

"Danke al la projekto de urania mino Hosan trejniĝas internacia teamo. Estas sendube, ke ni devas lerni de aliaj homoj multajn aferojn, ekzemple progresintajn teknikojn, spertojn, administrajn sistemojn, nia grupo povas kultivi propran internacian teamon, kio utilas al disvolvo de la ĉina mina industrio."

Zhang Huaifeng en minejo

Antaŭtagmeze fininte aranĝon de laboroj Zhang Huifeng per aŭto venis al minejo por kontroli laborojn tie. Tagmeze je pli ol 12-a horo Zhang rapide tagmanĝis, poste tuj relaboris. Zhang malkaŝe diris, ke laboroj en la minejo estas simplaj sed intensaj. En la lastaj 7 jaroj krom ke dum unu Printempa Festo, Zhang revenis hejmen por geedziĝo, li restis en Namibio dum la aliaj Printempaj Festoj.

Zhang tre atentas lernadon dum libera tempo. Li klopodas altigi sian nivelon de la angla lingvo por pli bone uzi la lingvon dum komunikado, kaj ankaŭ estis akceptita de lernejo por doktoriĝo de geografio. Zhang diris:

"Mi rigardas la internacian projekton kiel trezoron. Mi dankas la internacian platformon. Pro la projekto ni estas trejnataj. Tial ni devas altigi nin mem en multaj flankoj, kiel en lingvokapablo, profesia fako, administra kapablo ktp. Ni devas klopodi !"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin