Iuj usonaj politikistoj estas tiel kapricaj

(GMT+08:00) 2020-02-04 18:50:16     Redaktoro:Pluveta

Nun Ĉinio plenforte kontraŭbatalas novan koronarian viruson. La internacia komunumo esprimis subtenon kaj helpon al Ĉinio en malsamaj manieroj, kuranĝigante la landon. Sed iuj malakordaj voĉoj ĝenas klopodojn por internacia kunlaboro en prevento de epidemio. Usona ministro pri komerco Wilbur Ross lastatempe diris, ke la epidemio en Ĉinio helpas akceli la revenon de manufaktura sektoro al Usono. La internacia komunumo forte atakis liajn rimarkojn kiel hontindaĵojn.

Epidemio estas komuna defio de la homaro, ĉar ĝia disvastiĝo estas senlandlima. La ĉina registaro adoptis la plej ampleksajn kaj plej rigorajn rimedojn por prevento kaj regado de la epidemio, kaj iuj el ili estas eĉ pli severaj ol la postulataj en la Internacia Regularo pri Sano. Ili celas protekti ne nur ĉinajn civitanojn, sed ankaŭ popolojn de la mondo.

Sed Usono kiel la plej granda lando de la mondo donis al Ĉinio neniun esencan helpon ĝis nun. Ĝi la unua deklaris malpermeson al la eniro de ĉinaj civitanoj, fabrikante kaj disvastigante panikon. Tiuj agoj malkaŝis la egoisman naturon de iuj usonaj politikistoj kaj refelektis ilian persiston pri nul-suma ludo kaj la penso, ke ĉio malfavora al Ĉinio estas utila al Usono.

Menciinde estas, ke donitaĵoj montris, ke ĝis la 2a de februaro, 188 fremdlandaj firmaoj en Ĉinio donacis 109,6 milionojn da juanoj al la batalo kontraŭ la epidemio. Tio pruvis, ke fremdlandaj firmaoj volas pasigi la malfacilan tempon kune kun Ĉinio kaj fidas pri la estonteco de Ĉinio.

La Monda Banko diris, ke la ĉina registaro havas politikan spacon por trakti la epidemion kaj jam deklaris injekti rimarkindan fluecon en la merkaton, kio helpas redukti ekonomian perdon kaŭzitan de la epidemio. Ankaŭ ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso Kristalina Georgieva esprimis sian fidon pri forta elesteco de la ĉina ekonomio.

Situacio de la epidemio restas tre serioza, tamen pro la fortaj precizaj rimedoj kaj riĉaj politikaj iloj de la registaro, Ĉinio kapablas ne nur gajni batalon kontraŭ la epidemio, sed ankaŭ certigi longtempan kaj altkvalitan kreskon de la ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin