Kuraĝe Ĉinio, Kuraĝe Wuhan

(GMT+08:00) 2020-02-05 15:34:35     Redaktoro:Selena

Lastatempe aperis kazoj de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso en multaj lokoj de Ĉinio, precipe en la urbo Wuhan. Kelkaj fremdlandaj esperantistoj sendis mesaĝojn por esprimi simpation al esperantistoj en Wuhan kaj aliaj lokoj de Ĉinio pro la epidemio kaj esperis, ke ili estos sanaj, kaj Ĉinio kiel eble plej frue venkos la epidemion.

Jen estas mesaĝo de SABIYUMVA Jérémie el Burundo:

Saluton! Mia nomo estas SABIYUMVA Jérémie. Mi loĝas en Burundo, en centra Afriko. Kaj ĉefe en la suda parto de Burundo en la provinco Rumonge.

Jes, mi jam aŭdis pri la nova malsano, kiu kaŭzas morton. Do mi konas, ke ĝi estas tre danĝera kaj povas mortigi pli da homojn en malmulte da tempo. En mia urbo, mi aŭdis tion tra amaskomunikiloj. Do nun tiu novaĵo iras ĉiam tra ĉiuj diversaj amaskomunikiloj en mia lando, kie oni diras al ni, ke ni devas ĉiam preventi kontraŭ tiu grava malsano.

En mia urbo, kie mi loĝas, ni ankoraŭ ne estis trafitaj de tiu viruso, tamen ni estas singardaj, ĉar je kelkaj miloj da kilometroj de mia urbo, jam estas multaj kazoj de Ebola. Ebola ankaŭ estas same danĝera kiel tiu koronaria viruso. Tamen la koronaria viruso mortigas pli rapide, kaj tre danĝere. Do ĉie en mia lando, oni instruas al homoj kiel preventi kontraŭ ambaŭ plagoj. Preventado estas preskaŭ la sama. Estas lavado de niaj manoj. Ĉie en oficejoj, en vendejoj, en kuracejoj estas instalitaj loko kie eblas lavi manojn. Kaj ĉefe poste salutado aŭ poste tuŝado de io, oni konsilas al ni lavi niajn manojn. Ĉar tiu ĉi viruso estas tre tre danĝera kaj kiam vi lavas viajn manojn, oni evitas infektiĝi.

Jes, mi havas amikojn en Ĉinio. Ĉar en Burundo nuntempe Ĉinio havas fortajn rilatojn kun Afriko. Do, burundanoj afrikanoj iras al Ĉinio por studi kaj tie estas kompreneble multaj amikoj. Krom tio mi estas esperantisto, kaj esperantistoj estas kiel granda familio. Do ankaŭ estas esperantistoj tie.

Do kion mi diras al niaj amikoj, kiuj estas tie? Bonvolu sekvi la konsilon de doktoroj, de kuracistoj, de specialistoj. Lavu viajn manojn ĉiam. Estu fortaj, estu kuraĝaj, kaj mi certas, ke tiu malsano finfine ĉesos kaj vi retrovos vian normalan vivon. Ni en Burundo kompatas kaj bedaŭras pro kio estas okazanta en Ĉinio kaj tute esperante, ke baldaŭ ĉio ĉesos, kaj vi retrovos vian normalan vivon. Ĝis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin