Altigi efektivigan kapablon por venki epidemion

(GMT+08:00) 2020-02-05 19:15:49     Redaktoro:Pluveta

Lastatempe la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis kunvenon por studi pluan laboron pri prevento kaj regado de la epidemio. Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ Xi Jinping prezidis la kunvenon kaj faris gravan paroladon, emfazante, ke la ŝlosilo estas zorge kaj firme efektivigi la laboron. Tio estas la plej nova instrukcio de ĉina plej alta gvidanto pri prevento kaj regado de la epidemio kaj ankaŭ la gvidlinio de ĉi-rilata laboro.

La plej grava estas efektivigo. Fokusiĝo al la efektivigo estas bona tradicio de la reganta aprtio de Ĉinio kaj ankaŭ grava garantio de la disvolviĝo kaj progreso de Ĉinio. Efektivigo de la disaranĝoj de la Centra Komitato de la KPĈ estas aparte grava meze de klopodoj kontraŭ la epidemio. La Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ jam dufoje kunvenis en la pasintaj pli ol dek tagoj por fari gravajn decidojn kaj aranĝojn, kio plene montris, ke la partio ĉiam metas vivsekurecon kaj sanon de la popolo sur la unuan lokon. Efektivigo de tiuj decidoj kaj disaranĝoj rekte rilatas al efiko de la prevento kaj regado de la epidemio.

Sendube la epidemio estas grava provo de la regada sistemo kaj kapablo de Ĉinio. Zorga kaj firma efektivigo de la laboro estas ŝlosilo por fina venko en la batalo kontraŭ la epidemio. Ĉinio certe gajnos la batalon, se la tuta lando komplete efektivigos decidojn kaj disaranĝojn dum plialtigo de sia plenuma kapablo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin