Kuraĝe Ĉinio, Kuraĝe Wuhan

(GMT+08:00) 2020-02-06 11:57:07     Redaktoro:Selena

Lastatempe aperis kazoj de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso en multaj lokoj de Ĉinio, precipe en la urbo Wuhan. Kelkaj fremdlandaj esperantistoj sendis mesaĝojn por esprimi simpation al esperantistoj en Wuhan kaj aliaj lokoj de Ĉinio pro la epidemio kaj esperis, ke ili estos sanaj, kaj Ĉinio kiel eble plej frue venkos la epidemion.

Jen estas mesaĝo de Eran Vodevoz el Israelo:

Saluton, mia nomo estas Eran kaj mi estas el Israelo el la urbo Givatajm. Ĝi troviĝas apud Tel-Avivo. Mi kompreneble aŭdis pri la koronaria viruso. Mi aŭdis ĝin en la amaskomunikilo en Israelo.

Kaj fakte en mia urbo en Givatajm, neniu estis trafita per tiu viruso kaj mi ne scias pri kazoj en Israelo. Sed mi ja scias, ke ekde hieraŭ, flugoj ne rajtas alveni de Ĉinio al Israelo. Eble nur la flugoj de israelanoj, kiuj volas reveni kaj en tiu kazo tiuj revenantaj devas fari kontrolon kaj esti en izolito por du semajnoj.

Fakte du homoj, kiuj laboras kun mi, mi laboras iomete kun Ĉinio kun Ŝanhajo, do du homoj de mia laborejo veturis kaj revenis de Ĉinio antaŭ unu semajno. Kaj tiam ili venis al laborejo, sed nun mi pensas, ke eble ili restos hejme dume plua semajno. Mi aŭdis de ili pri la malsano, ni aŭdis ankaŭ de la ĉina firmao, kiu kunlaboras kun ni.

Mi vere esperas, ke mi kompreneble havas ĉinajn amikojn esperantistojn, mi esperas, ke ĉiuj estas en ordo kaj mi plue esperas, ke mi volas diri al vi, ke estu fortaj, kaj mi kore bondeziras, ke sanon al ĉiuj kaj mi esperas, ke ĉio estos en ordo.

Krome mi volis ankaŭ diri, ke mi aŭdis en la amaskomunikilo pri la nombroj. Do mi komprenis, ke pli ol 200 mortintaj. Kaj laŭ mia kompreno, pli ol ok miloj da homoj, kiuj malsanis entute. La plej multaj de ili (venas) el Ĉinio, kaj mi kompaktas de ili ankaŭ kelkaj kazoj ekster Ĉinio, mi vere esperas, ke ĉio estos en ordo kaj bondeziras ĉion bonan kaj sanon el mia koro al ĉiuj homoj en Ĉinio kaj en la mondo.

(Laŭ informo de la ĉina Nacia Komisiono pri Sano, ĝis la 5a de februaro entute 563 homoj mortis pro la malsano kaj 1153 pacientoj infektitaj per la nova koronaria viruso estis elhospitaligitaj post resaniĝo)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin