Devas esti forigita ankaŭ "politika viruso" de misfamigo kontraŭ Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-02-06 18:02:50     Redaktoro:Pluveta

Nun Ĉinio donas plenan ludadon al siaj instituciaj avantaĝoj por unuanime kaj plenforte kontraŭbatali la epidemion de nova koronaria viruso. Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke la forta sistemo kaj efikaj rimedoj de Ĉinio estas malofte videblaj. Sed usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris, ke la reganta partio kaj sistemo de Ĉinio estas "minacoj de la epoko". La rimarkoj faritaj de li kiel la plej alta diplomato de grandega lando estas tute senkompataj al Ĉinio batalanta kontraŭ la epidemio de nova koronaria viruso kaj ankaŭ agas kontraŭ humanisma spirito.

Pompeo faris la rimarkojn lastatempe dum vizito al Britio pro tio, ke la brita registaro deklaris permesi al la ĉina firmao Huawei partopreni en konstruado de la kvina-generacia komunika reto de la lando. De kelkaj jaroj Usono malpermesis ĉinajn altteknologiajn firmaojn je la preteksto de nacia sekureco kaj senĉese malhelpis al siaj aliancanoj malfermi merkaton al ĉinaj kompanioj. La elekto de Britio sendube estis bato al Usono kaj ekscitis ĝian koleron kontraŭ Ĉinio.

De post sia enoficiĝo kiel ŝtatsekretario, Pompeo multfoje kalumniis Ĉinion. Li vendis sian aserton pri "minaco de Ĉino", klaĉis pri honkongaj kaj Xinjiang-aj aferoj koncernaj al la internaj aferoj de Ĉinio, kaj atakis la regantan partion kaj la sistemon de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin