Kuraĝe Ĉinio, Kuraĝe Wuhan

(GMT+08:00) 2020-02-07 09:58:40     Redaktoro:Selena

Lastatempe aperis kazoj de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso en multaj lokoj de Ĉinio, precipe en la urbo Wuhan. Kelkaj fremdlandaj esperantistoj sendis mesaĝojn por esprimi simpation al esperantistoj en Wuhan kaj aliaj lokoj de Ĉinio pro la epidemio kaj esperis, ke ili estos sanaj, kaj Ĉinio kiel eble plej frue venkos la epidemion.

Jen estas mesaĝo de Indu Devi Thapaliya el Nepalo:

Saluton, karaj geamikoj. Mi estas Indu Devi Thapaliya Luno el Nepalo. Mi loĝas en ĉefurbo de Nepalo Katmanduo. Lastatempe mi aŭdis multajn kazojn de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso en multaj lokoj precipe en la ĉina urbo Wuhan, kie mi antaŭ multaj jaroj en 2012 vojaĝis post la ILEI konferenco de Kunming kaj UK de Vjetnamio.

Nun mi tre bedaŭras pri tiu malsano en Ĉinio precipe en la urbo Wuhan. Diversaj landoj komencis malpermesi iri al Ĉinio kaj malpermesi ĉinojn veni al ilia lando. Pri ĝi mi aŭdis, ke la viruso transiras unu homo al aliaj kaj ankaŭ transiras de bestoj. Mi aŭdis de televidilo kaj aliaj ĵurnaloj ege kortuŝajn aferojn.

En nia lando venis unu studento el Ĉinio kaj estis kelkaj tagoj en hospitalo kaj nun post kuraco li iris al sia hejmo, precipe aliaj (kazoj) ĝis nun ne aperis. La registaro nun diskutas kaj provas kiel fari sekurecon pri tiu viruso al popoloj kaj la nepalanoj, kiuj loĝas en Ĉinio ankaŭ.

Mi havas amikojn en Wuhan, kie mi vojaĝis antaŭe. Tiam s-ro Trigo kaj lia edzino varme bonvenigis min en ilia domo kaj mi estis gasto unu tagon en ilia domo. Aliaj nepalanoj restis en hotelo, ĉar ili estas viroj. Kaj alia mia kara amikino s-ino Aroma, lia fratino, kiu estis mia gasto iam en mia loĝejo, s-ro Ispado, kaj lia edzino, kun ili ni vojaĝis al multaj belaj lokoj en Ĉinio. Por mi ili estas kiel parencoj. Shanshan kiu laboras en Ĉina Radio Internacia, ŝi estis antaŭlonge mia amikino ankaŭ, dum la UK de Jokohamo en Japanio, ni estis en sama ĉambro. Kaj ni multe ĝuis, diskutis, parolis. Estas multaj aliaj tre ĉarmaj kaj bonkoraj miaj amikoj en Ĉinio en diversaj lokoj, ĉar mi vojaĝis trifoje en Ĉinio. Do mi havas multajn multajn geamikojn. En tiu mallonga video, mi ne povas mencii ĉiujn nomojn. Ili estas tre karaj geamikoj por mi. Multaj vojaĝis ankaŭ en Nepalo. Ankaŭ ni vojaĝis kune en Ĉinio en diversaj lokoj.

Mi aŭdis pri tiu viruso en nia korpo, komence estos malvarmumo, de nazo venos akvo, febro, gorĝo doloros, tiam devas manĝi medicinon por kontroli ĝin. Ne iru proksime al aliuloj se ni estas atakitaj. Ĉar tiu transiros unu homo al alia facile, kaj per besto ankaŭ tiu transiros. Se ni pensos malfacilo, ni iru al kuracisto, ekzamenu nian sangon kaj ricevu kuracon en ĝusta tempo. Antaŭ kuraci sekuru kaj post atako kuraci. Mi aŭdis por zorgi nin en tiu malsano en tiu viruso, ni purigu manojn fojfoje, uzu maskon ĝuste, ekzamenu temperaturon daŭre de nia korpo, ne iru al granda grupo da homoj, kaj ne iru ĉe la bestoj. Neniam tuŝu la vizaĝon senpurigitaj manoj. Tio estas sekura por ni.

Do karaj mi elkore deziras tre bonan sanon al miaj ĉinaj amikoj, kaj nepalanoj, kiuj loĝas tie ankaŭ. Ili estu sekuraj. Ĝis nun jam mortis 200 homoj en Ĉinio. Kaj ĵus mi aŭdis de televidilo, precipe Ĉinion, aliajn 20 landojn ankaŭ atakas tiun viruso. Tre danĝera. Ni ĉiuj provu kiel zorgi nin kaj kiel fari sekuron en nia vivo. Do mi refoje deziras tre bonan sanon de miaj karaj geamikoj el Ĉinio kaj de diversaj landoj. Koran dankon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin