Ne ŝanĝiĝos tendenco de longtempa ekonomia disvolviĝo

(GMT+08:00) 2020-02-07 19:00:27     Redaktoro:Pluveta

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede telefone konversaciis kun sia usona paralelulo Donald Trump. Li emfazis, ke Ĉinio estas plene memfida kaj kapabla venkis la nunan epidemion, kaj la tendenco de longtempa disvolviĝo de la ĉina ekonomio ne ŝanĝiĝos. La saman tagon la Ŝtata Konsilio okazigis kunvenon de la mekanismo pri komuna prevento kaj regado de la nova koronaria viruso, proponante financajn politikojn, kiuj celas subteni la preventon kaj regadon de la epidemio kaj mildigi la malfacilon de malgrandaj kaj mininatruaj firmaoj en financado. La kunveno diris, ke estas sufiĉe granda spaco por politiko de makroekonomia reguligo kaj la fundamento de lontetempa stabila kaj altkvalita disvolvado de la ĉina ekonomio ne povas ŝanĝiĝi pro la nuna epidemio.

Diversaj ministerioj de Ĉinio zorge kaj serioze efektivigas decidojn kaj aranĝojn de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Lastatempe, Xi Jinping emfazis en kunveno de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ke efektivigo de la prevento kaj regado de la epidemio rekte rilatas al la vivsekureco kaj sano de la popolo kaj ankaŭ al la ĝenerala sociekonomia situacio kaj la malfermo de la lando. Li vokis atenteme observi la ekonomian funkciadon kaj esti preta pri ĉia malfacila situacio. Tiuj precizaj kaj profundaj konkludoj eksplikis la gravan signifon de prevento kaj regado de la epidemio kaj montris pli altan postulon pri ekonomia laboro en la venonta periodo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin