Gajni batalon kontraŭ epidemio per spirito de laŭleĝa regado

(GMT+08:00) 2020-02-09 14:16:29     Redaktoro:Xiao
Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (PKĈ), lastatempe prezidis la trian kunvenon de la Komisiono pri Ĉiuflanka Laŭleĝa Regado de la Centra Komitato de la KPĈ kaj faris gravan paroladon. Li emfazis, ke ju pli estas peniga la klopodo en prevento kaj regado de la epidemio de nova koronaria viruso, des pli grava estas persisto en laŭleĝa agado, kaj prezentis postulojn pri leĝdono, leĝplenumo, juĝo kaj leĝobservo. Tiuj konkludoj plene spegulas la ideon de la ĉina reganta partio pri ĉiuflanka laŭleĝa regado, sendube helpas komplete altigi la kapablon de laŭleĝa agado kontraŭ la epidemio kaj laŭleĝa regado kaj liveras fortan garantion de laŭleĝa regado por la batalo kontraŭ la epidemio.

Ĉinio estas jurŝtata lando. Persisto en ĉiuflanka laŭleĝa regado estas evidenta avantaĝo de la ŝtata sistemo kaj la nacia regada sistemo de Ĉinio kaj ankaŭ la fundamenta obeo en reago al gravaj okazaĵoj koncernaj al publika sano. En la lastaj jaroj Ĉinio intensigis la leĝdonon pri medicina kaj sanzorga kampoj.

Post la apero de la epidemio, Ĉinio tuj komencis laŭleĝan kaj sciencan agadon kontraŭ la epidemio, inkluzivante pneŭmonion kaŭzitan de la nova koronaria viruso en la administradon de difinitaj infektaj malsanoj, kaj ekigante urĝan reagon de la grado I al okazaĵo koncerna al publika sano en 31 provinc-nivelaj regionoj, kio plene reflektas la spiriton de laŭleĝa regado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin