Programo de ĈKG pri Lanterna Festo montris plenan amon kaj firman volon al batalo kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-09 17:36:13     Redaktoro:Xiao

Ĉina Komunikila Grupo sabate elsendis specialan amuzan programon de la Lanterna Festo dum la batalo kontraŭ la nova koronaria viruso. La programo kolektis kortuŝajn scenojn kaj rakontojn de la frontlinio de la batalo, kaj multaj eminentaj artistoj de la tuta mondo partoprenis en la prezentado. Pro prevento de inflektiĝo je la viruso sur la sidlokoj de la registrejo aperis neniu, tamen la programo profunde emociis spektantojn.

La Lanterna Festo estas unu el la plej gravaj tradiciaj festoj kun pli ol 1 500 jaroj en Ĉinio, kiu simbolas bondeziron kaj reunuiĝon. Pro serioza situacio de la epidemio, en la programo redaktiĝis iom da ĝojo, tamen pliiĝis multe da fortoj. Ĝi montris la firman decidon de Ĉinio kaj la ĉina popolo, fortan komandon kaj senprokrastajn agojn de ĉiuj oficoj, kaj grandan spiriton kaj kuraĝon de la nacio por venki la malsanon. Okaze de la neordinara festo, ĝi montris plenan amon kaj firman volon al batalo kontraŭ epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin