Malebligi al famoj kaj antaŭjuĝo subfosi klopodojn kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-09 19:29:12     Redaktoro:Xiao
Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris en la 8a de februaro, ke la organizo klopodas ne nur por bridi disvastiĝon de la nova koronaria viruso, sed ankaŭ por batali kontraŭ firetanoj kaj konspir-teoriistoj, kiuj disvastigas erarajn informojn kaj subfosas la klopodojn por batalo kontraŭ la epidemio. Li emfazis, ke eraraj informoj komplikas la laboron de medicinaj laborantoj, kaj povas deturni la atenton de decidfarantoj, kreante malordon kaj komunikante timon al ĝenerala publiko, tial la Monda Organizo pri Sano organizas teamon por publikigo de vero kaj kontraŭbatali disvastiĝon de malveraj kaj eraraj informoj.

De post eksplodo de la nova koronaria viruso, la ĉina flanko ne nur rekonis la patogenan aganton en tre mallonga tempo kaj akurate memvole dividis gensekvencon de la viruso kun la Monda Organizo pri Sano kaj aliaj landoj, sed ankaŭ publike kaj travideble raportis la epidemion al la ekstera mondo kaj adoptis rezolutajn rimedojn por bremsi disvastiĝon de la viruso, kio akiris ĝeneralan agnoskon kaj subtenon de la internacia komunumo. Tedros diris, ke la reago de Ĉinio al la epidemio estas forta kaj efika kaj fokusiĝas al la centro de la epidemio, klopodante protekti civitanojn de la lando kaj ankaŭ malhelpi disvastiĝon de la viruso al aliaj landoj, kio montris respondecon, memfidon kaj kapablon de Ĉinio.

Sed politikistoj de iuj okcidentaj landoj ignoris la neceson kaj urĝecon rimedoj prenitaj de Ĉinio por prevento kaj regado de la viruso kaj la efikon de koncernaj rimedoj, kaj daŭre publikigis malverajn informojn kaj eĉ kreis konspiran teorion, kolumniante Ĉinion. Tiuj agoj pliigis la timon, distordis la klopodojn de Ĉinio por batalo kontraŭ la epidmeio, atencis la rajtojn kaj interesojn de femdlandaj ĉinoj kaj azidevenuloj, kaj grave malhelpis internacian kunlaboron pri batalo kontraŭ epidmeioj.

Ĉinio adoptis plej ampleksajn kaj rigorajn rimedojn por protekti ne nur siajn civitanojn, sed ankaŭ popolojn de la mondo. Fronte al la komuna minaco, ĉiuj landoj devas objektive kaj juste taksi kaj raporti la epidemion, kontraŭbatali insultajn kaj diskriminaciaĵn kondutojn, forigi "politikajn virusojn" de antaŭjuĝo, famoj kaj malveraj informoj, kaj plifortigi internacian kunlaboron per efektivaj agoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin