Kuraĝe Ĉinio, Kuraĝe Wuhan

(GMT+08:00) 2020-02-11 12:13:54     Redaktoro:Selena

Lastatempe aperis kazoj de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso en multaj lokoj de Ĉinio, precipe en la urbo Wuhan. Kelkaj fremdlandaj esperantistoj sendis mesaĝojn por esprimi simpation al esperantistoj en Wuhan kaj aliaj lokoj de Ĉinio pro la epidemio kaj esperis, ke ili estos sanaj, kaj Ĉinio kiel eble plej frue venkos la epidemion.

Jen estas mesaĝo de Fabriele Corsetti el Italio:

Saluton, mia nomo estas Gabrielo, kaj mi origine venas el Italio, sed nun mi loĝas en Pekino en Ĉinio. Mi scias sufiĉe multe pri la koronaria (krona) viruso, kiu nuntempe troviĝas en Ĉinio kaj ankaŭ en aliaj landoj. Fakte mi kutime laboras en Pekino, sed mi nuntempe laboras en la hejmo en Italio, kaj mi atendas, ke la situacio iomete pliboniĝu por ili en Ĉinio. Do mi tre atente sekvas la novan evoluon de la situacio.

En mia lando en Italio, ĝis nun estis fakte du kazoj de homoj, kiuj estis trafitaj de la koronaria (krona) viruso, sed ambaŭ kazoj temis pri turistoj, kiuj venis el Ĉinio. Ankoraŭ ne estis kazoj de homoj, kiuj estis infektitaj loke ĉi tie.

Tamen la amaskomunikiloj multe parolas pri ĉi tiu problemo. Kaj lastatempe oni nuligis rektajn flugojn de Ĉinio al Italio por malpermesi, ke la viruso plidisvastiĝu.

Mi konas ĉinan knabinon, kiu loĝas en urbo en Hubei-provinco, ne Wuhan, sed alia urbo de tiu provinco, fakte ŝi kutime loĝas en Pekino. Sed ŝi venas el tie kaj ŝi reiris tien dum la Printempa Festo por viziti la gepatrojn. Mi parolis kun ŝi antaŭ kelkaj tagoj, ŝi diris, ke la tuta urbo estas blokita, kaj ŝi ne povas forlasi la urbon. Ŝi diris, ke ŝi kutime estas ĉe la hejmo de ŝiaj gepatroj. Kaj ĝis nun ŝi fartas bone, bonŝance.

(portempa bloko celas eviti disvastiĝon de la viruso, kompreneble provizado de ĉiutagaj necesaĵoj de tiuj homoj povas esti garantiata)

Temas pri sufiĉe serioza situacio. Sed mi esperas kaj kredas, ke la situacio baldaŭ pliboniĝos, kaj ke Ĉinio sukcesos kontroli (regi) ĉi tiun viruson. Mi bondeziras al ĉiuj miaj geamikoj, kiuj nun estas en Ĉinio. Kaj mi esperas, ke la situacio baldaŭ pliboniĝos kaj disvastiĝo de la viruso estos kontrolita (regita), kaj ke oni povu baldaŭ reiri al normala vivo. Dankon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin