La plej urĝa afero estas frua rekomenco de normala kontakto inter landoj

(GMT+08:00) 2020-02-11 18:08:42     Redaktoro:Ĝoja

Marde en reta regula gazetara konferenco, Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris, ke la plej urĝa afero estas unuigo de la internacia komunumo, venko de la epidemio kaj kiel ebla plej frua rekomenco de normala kontakto inter landoj, nur danke al tio oni povos doni fortan apogon al stabila kresko de la monda ekonomio kaj realigi pozitivan antaŭkalkulon.

Lastajn tagojn iuj fremdlandaj financaj instalaĵoj kaj amaskomunikiloj opiniis, ke influo el la nova kronvirusa pneŭmonio al la ĉina ekonomio kaŭzos efikon de domenoj kaj batos la globan ĉenon de provizado, tial malaltiĝos la kreska rapideco de la monda ekonomio.

Demandite pri tio, Geng Shuang diris, ke la influo el la epidemio al la ĉina ekonomio dependas de progreso kaj efiko de ĉina prevento kaj kontrolo. Ĉinio konvinkiĝas, ke ne ŝanĝiĝos bazo de la ĉina ekonomio kaj la longtempa tendenco al pliboniĝo, kaj la ĉina flanko kapablas minimumigi la influon.

Nun la okupo de la ĉina enlanda produkta kvanto en la monda estas preskaŭ 16% kaj la ĉina kontribuo al kresko de la monda ekonomio superis 30%. Geng Shuang diris, ke se la ĉina ekonomio estos batata, tio certe influos alilandajn ekonomiojn kaj la mondan ekonomion. Li substrekis, ke la ĉina nuna batalado celas ne nur sin mem sed ankaŭ la mondon. Subteni Ĉinion kaj helpi Ĉinion ĝuste protektas komunajn interesojn de la internacia komunumo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin