Ĉinio alte taksas palestinan rezolucion kaj volas fortigi kunlaboron kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-11 18:48:14     Redaktoro:Ĝoja

Lastatempe la palestina senato aprobis rezolucion, kiu subtenas Ĉinion bati la novan kronvirusan pneŭmonion. Marde interrete demandite pri tio, Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio alte taksas la rezolucion kaj volas fortigi kunlaboron kun la internacia komunumo, inkluzive de Palestino, por kune trakti la epidemion kaj akceli tutmondan publikan sanon.

Laŭ raporto, lunde la palestina senato aprobis rezolucion, kiu esprimas apogon al ĉina batalo kontraŭ la epidemio kaj laŭdas la ĉinan registaron pro ĝiaj rimedoj kontraŭ la epidemio kaj por protekti palestinajn lernantojn en Ĉinio. La rezolucio esprimas ankaŭ kunlaboron kun Ĉinio en la batalo kontraŭ la nova kronvirusa pneŭmonio.

Pri tio Geng diris, ke Ĉinio kaj Palestino estas ĉiaveteraj strategiaj kunlaboraj partneroj kaj fidelaj amikoj, kaj havas la bonan tradicion de reciproka helpo. La rezolucio refoje sufiĉe enkorpigas la veran amikecon inter la du popoloj por kune venki malfacilon, ankaŭ atestas, ke Ĉinio kaj Palestino estas la komuna komunumo de estonto. Ĉinio volas fortigi kunlaboron kun la internacia komunumo, inkluzive de Palestino, kontraŭ la epidemio. Kun la sinteno de alta respondeco Ĉinio volas fortigi komunikon kaj kunlaboron kun Palestino kaj bone protekti sanon kaj sekurecon de palestinanoj en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin