Ĉinio certigas transportadon por reveno de migraj laboristoj al laboro

(GMT+08:00) 2020-02-11 20:42:21     Redaktoro:Ĝoja

La ĉina Ministerio de Transportado publikigis avizon marde por certigi sekuran kaj glatan transportadon por la reveno de migraj laboristoj al la laboro dum la epidemio de nova kronvirusa pneŭmonio.

La avizo urĝas transportajn departementojn sur ĉiuj niveloj agi plenforte kaj liveri sekuran transportadon al migraj laboristoj por kontentigi postulon de entreprenoj pri laborfortoj okaze de rekomenco de produktado.

La avizo diras ankaŭ, ke kunordigitaj klopodoj devas esti faritaj de rilataj departementoj sur ĉiuj niveloj por konstati la vojaĝan postulon de migraj laboristoj kaj gvidi transportajn entreprenojn ellabori precizajn planojn por ĉiu veturilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin