Ĉinio havas firman volon kaj fortajn rimedojn por venki epidemion

(GMT+08:00) 2020-02-11 21:25:52     Redaktoro:Ĝoja
Xi Jinping, ĉina prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, lunde emfazis dum inspekto de laboroj pri prevento kaj regado de la nova kronvirusa pneŭmonio en Pekino, ke la situacio de la batalo kontraŭ la epidemio restas tre severa, kaj la lando devas bridi disvastiĝon de la viruso per firma fido, forta volo, rezolutaj rimedoj kaj subteno de la popolo kaj gajni la popolan militon, ĝeneralan batalon kaj blokbatalon de prevento kaj regado de la epidemio.

De post la eksplodo de la epidemio, la plej alta ĉina gvidanto trifoje faris gravajn paroladojn pri batalo kontraŭ la epidemio. Li dufoje prezidis kunvenon de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris gravajn paroladojn kaj rilatajn dispoziciojn. Okaze de ŝlosila momento de la batalo, Xi aŭskultis raportojn de la gvida grupo pri prevento kaj regado de la epidemio de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la komandejo de la provinco Hubei kaj faris du gravajn paroladojn. Li faris dispozicion por la tuta lando laŭ kondiĉoj en Hubei kaj Pekino, kaj emfazis zorgan efektivigon de ĉiuj disaranĝoj kaj fidon al la popolo.

Kredo, konvinko kaj fido estas tre gravaj por iu ajn tempo. La tuta lando havas firman konvinkon pri venko en la batalo kontraŭ la epidemio. La fido venas de instituciaj avantaĝoj de Ĉinio. Oni rimarkis, ke de post la apero de la epidemio, sub la kondukado kaj disaranĝo de la plej alta gvidanto kaj la unuigita gvidado de la gvida grupo pri prevento kaj regado de la epidemio de la Centra Komitato de la KPĈ, la tuta socio de la lando estis mobilizita, donante plenan ludadon al instituciaj avantaĝoj, tio estas plene fidi al la popolo kaj fokusiĝi al gravaj aferoj, por puŝi preventon kaj regado de la epidemio atingi efikon.

Sub la aranĝado de la Centra Komitato de la KPĈ, rilataj departementoj de Ĉinio zorge efektivigas decidojn kaj disaranĝojn, havas firman fidon pri fina venko en la batalo, unuanime agas sub la apogo de la popolo, kaj plifortigas internacian kunlaboron. Ĉinio certe povas venki la diablon kaj gajni la popolan militon, ĝeneralan batalon kaj blokbatalon de prevento kaj regado de la epidemio.  

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin