Xi promesis gajni popolan militon kontraŭ nova kronviruso

(GMT+08:00) 2020-02-11 15:12:10     Redaktoro:Shanshan

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, lunde emfazis rezolute gajni la popolan militon kontraŭ pneŭmonia epidemio kaŭzita de la nova kronviruso.

Surhavanta maskon, Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, vizitis loĝkomunumon, hospitalon kaj distriktan centron pri regado kaj prevento de malsanoj en Pekino.

La inspektado okazis, kiam multaj homoj ekster la epidemia centro de la provinco Hubei rekomencis laboron post pliigitaj ferioj. Xi diris, ke la situacio nun restas tre serioza, tamen li estas memfida pri tio, ke Ĉinio certe akiros plenan venkon en la batalo kontraŭ la epidemio.

Li unue iris al la komunumo Anhuali en la distrikto Chaoyang por informiĝi pri prevento kaj regado de la epidemio je la baza nivelo kaj emfazis la rolon de la komunumo en efika bridado de disvastiĝo de la epidemio.

En pekina Ditan-hospitalo, difinita institucio por traktado de pneŭmonio kaŭzita de nova kronviruso, Xi kontrolis la kuracadon de enhospitaligitaj pacientoj en la monitorada centro kaj parolis kun medicinaj laborantoj per videokonekto.

Xi alvokis la medicinan personaron plibonigi planon de diagnozo kaj kuracado, savi pacientojn je ĉia kosto, kaj atentigis ilin bone protekti sin mem.

En la hospitalo, Xi parolis al frontliniaj medicinaj laborantoj en tri hospitaloj en Wuhan, kiuj akceptas infektitajn pacientojn per telemedicina sistemo, instigante ilin firme daŭrigi la batalon por defendi la ĉefurbon de Hubei-provinco.

Xi esprimis profundajn kondolencojn pro tiuj, kiuj mortis pro pneŭmonio kaŭzita de la nova kronviruso kaj simpation al iliaj familioj kaj emfazis, ke la tuta Partio, armitaj trupoj kaj la popolo de ĉiuj etnaj grupoj en Ĉinio devas stari kune kun homoj de Hubei kaj Wuhan.

Xi diris, parolante al oficialuloj batalantaj kontraŭ la epidemio en Hubei dum telekonferenco, ke Wuhan estas heroa urbo, kaj homoj de Hubei kaj Wuhan estas heroaj homoj, kiuj neniam estis premitaj de malfaciloj kaj danĝeroj en la historio. Li akcentis, ke Hubei kaj Wuhan estas la plej ĉefa prioritato por prevento kaj regado de la epidemio. Li alvokis pli grandajn klopodojn en hospitala kuracado, socia administro, publika komunikado kaj unuigita komandado en la laboro pri prevento kaj regado de la epidemio. Li ankaŭ urĝis pli multe zorgi pri la frontlinia medicina personaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin