Loĝkomunumoj fariĝas firmaj fortikaĵoj de batalo kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-12 19:28:26     Redaktoro:Ĝoja

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, lunde emfazis rezolute gajni la popolan militon kontraŭ pneŭmonia epidemio kaŭzita de la nova kronviruso. Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, vizitis loĝkomunumon, hospitalon kaj distriktan centron pri regado kaj prevento de malsanoj en Pekino. Li emfazis dum inspektado de laboro pri prevento kaj regado de la epidmeio, ke loĝkomunumoj estas la frontlinio de la prevento kaj regado kaj ankaŭ efika defendlinio por malebligi eniron kaj disvastiĝon de la viruso. Li urĝis la tutan landon doni plenan ludadon al la rolo de loĝkomunumoj en blokado de la epidemio kaj fari ilin firmaj fortikaĵoj de la batalo. Tiuj asertoj eksplikis la apartan rolon de loĝkomunumoj en prevento de epidemio kaj socia regado kaj prezentis pli altajn postulojn pri fortigo de ĉi-rilataj laboroj en loĝkomunumoj kaj montris direkton por batalo kontraŭ la epidmeio.

Loĝkomunumoj estas la bazaj unuoj de la socia regado en Ĉinio kaj ankaŭ la lasta sekcio de la vojo kunliganta la regantan partion kaj la registaron de Ĉinio kaj la popolon kaj bone scias pri ĉiuj familioj. Defendi la linion de loĝkomunumoj sendube povas efike tranĉi kanalojn de disvastiĝo de la viruso. Okaze de la epidemio, loĝkomunumoj en ĉinaj urboj kaj kamparaj regionoj ludas tre gravan rolon por malebligi eniron kaj disvastiĝon de la viruso kaj estas ŝlosilaj ĉeneroj por gajni la popolan militon, ĝeneralan batalon kaj blokbatalon kontraŭ la epidemio kun apogo de la popolo.

La epidemio estas provo de la kapablo de loĝkomunumaj laborantoj kaj ankaŭ grava okazo por konstruado de la loĝkomunuma regada sistemo en Ĉinio. Loĝkomunumoj en ĉiuj regionoj de la lando devas zorge kaj serioze efektivigi decidojn kaj disaranĝojn de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj fidi kaj mobilizi la popolon por firmigi la fortikaĵojn de la batalo, efike bridi la eniron kaj disvastiĝon de la viruso kaj krei kondiĉojn por frue gajni la popolan militon, ĝeneralan batalon kaj blokbatalon kontraŭ la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin