EU helpos plu Ĉinion kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-12 20:12:41     Redaktoro:Ĝoja
Merkrede en interreta regula gazetara konferenco Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio esprimas dankon al la internacia komunumo, inkluzive de EU, pro apogo kaj helpo al Ĉinio kontraŭ la epidemio, kaj volas kun la sinteno publika, travidebla kaj respondeca fortigi komunikon kun la Monda Organizo pri Sano, kunlabori kontraŭ la epidemio kaj frue venki viruson.

Laŭ raporto ĵaŭde ministroj pri sano de la 27 membrolandoj de EU okazigos apartan kunvenon pri la epidemio de nova kronvirusa pneŭmonio por diskuti pri kunaranĝo de agoj de la membrolandoj. Kaj EU daŭre donos helpon al Ĉinio.

Geng substrekis, ke estas sen landlimo batalo kontraŭ la epidemio. Alfrontante la epidemion la internacia komunumo devas fortigi kunaranĝojn kaj komune agi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin