Wang Yi ĉeestos la Munkenan Sekurecan Konferencon

(GMT+08:00) 2020-02-12 20:13:15     Redaktoro:Ĝoja

Merkrede Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, anoncis, ke invitite de Wolfgang Ischinger, prezidanto de la Munkena Sekureca Konferenco, kaj Heiko Maas, germana ministro pri eksterlandaj aferoj, Wang Yi, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, ĉeestos la 56-an Munkenan Sekurecan Konferencon de la 13-a ĝis la 15-a de februaro en Germanio kaj kune kun Heiko Maas okazigos la 5-an ĉina-germanan dialogon pri eksterlandaj aferoj kaj sekuriga strategio.

Laŭ konigo, Wang Yi donos ĉefteman prelegon, konigos ĉinajn klopodojn kaj efikojn en batalo kontraŭ la nova kronvirusa pneŭmonio kaj akcelos internacian kunlaboron kontraŭ la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin