Novaĵoj (Februaro 12)

(GMT+08:00) 2020-02-12 18:50:40     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12a de februaro, merkrde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke MOS donis oficialan nomon al nova kronviruso; Ĉinio raportas 2,015 novajn konfirmitajn kazojn de infektiĝo je nova kronviruso, kaj 97 novajn mortojn. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun sia indonezia paralelulo Joko Widodo marde nokte, esprimante fidon pri plena venko en la batalo kontraŭ pneŭmonio kaŭzita de la nova kronviruso kaj atingo de celoj de ekonomia kaj socia disvolviĝo.

Xi diris, ke en ĉi tiu kriza momento, kiam Ĉinio batalas kontraŭ epidemio de la nova kronviruso, la telefona interparolo de prezidento Joko kun li reflektas la amikecon kaj subtenon de Indonezio al Ĉinio kiel ampleksa strategia partnero. Xi esprimis dankon pro la fido kaj kompreno esprimitaj de indoneziaj amikoj.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Indonezio, ambaŭ ĉefaj evolulantaj landoj, devas kune surŝultrigi la respondecoj de gravaj landoj kaj realigi novajn progresojn. Ĉinio volas daŭrigi la tradician bonnajbaran amikecon kun Indonezio, profundigi la sinergion de disvolvaj strategioj de la du landoj kaj bone efektivigi ŝlosilajn projektojn pri la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, kiel la rapidega fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo, por porti pli multajn profitojn al la du popoloj.

Xi esprimis kredon, ke Ĉinio realigos pli grandan prosperon post venko super la epidemio.

Joko esprimis simpatiojn al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo pro la epidemio en la nomo de la indonezia registaro kaj la indonezia popolo.

Joko diris, ke en ĉi tiu malfacila tempo, kiam Ĉinio batalas kontraŭ la epidemio, Indonezio kiel sincera partnero de Ĉinio ĉiam firme staros kun la ĉina popolo kaj laboros kun la ĉina popolo por gajni venkon super la epidemio kiel eble plej rapide. Li diris, ke Indonezio liveris aron da medicinaj provizaĵoj al Ĉinio, kaj lia lando volas plu doni necesan helpon laŭ la bezonoj de la ĉina flanko. Li diris ankaŭ, ke Indonezio volas labori kun Ĉinio por plu antaŭenpuŝi la konstruadon de la Zono kaj Vojo, kaj esprimis kredon, ke la indonezia-ĉina amikeco profundiĝos kaj duflankaj rilatoj estos levitaj al pli alta nivelo post la provo de la epidemio.

Marde vespere ĉina prezidanto Xi Jinping laŭ interkonsento telefone konversaciis kun katara emiro Tamim Bin Hamad Al-Thani. Xi emfazis, ke de post la apero de pneŭmonia epidemio de la nova kronviruso, Ĉinio plenforte batalas kontraŭ la epidemio kaj prenis plej seriozajn rimedojn por regi la viruson. Nun koncernaj laboroj pri batalo kontraŭ la nova kronviruso akiras pozitivajn rezultojn. Per solidareco de la popolo, sistema avantaĝo de fokusiĝo al gravaj aferoj, forta materiala kaj teknika bazo, kaj riĉaj spertoj, Ĉinio havas fidon kaj kapablon gajni la batalon kontraŭ la epidemio.

La Monda Organizo pri Sano (MOS) marde donis al la freŝa nova kronviruso la oficialan nomon Covid-19, kiu signifas kronvirusan malsanon komenciĝintan en 2019.

Laŭ la Monda Organizo pri Sano, nomado de la viruso devas eviti ian ajn hontosignon por ne aludi ĝin al iuj specifaj geografiaj lokoj, bestoj, nomoj de individuoj, specioj de bestoj, kulturo, loĝantaro, industrio aŭ okupo.

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj merkrede diris, ke ili ricevis raportojn pri 2 015 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova kronviruso kaj 97 novaj mortoj marde el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortintoj, 94 estis en Hubei-provinco, kaj unu en Henan, Hunan kaj Chongqing respektive. La komisiono diris, ke pliaj 3 342 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj marde, kaj tiutage 871 pacientoj estis grave malsanaj, dum 744 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo. La totala nombro de konfirmitaj kazoj en la ĉina ĉeftero kalkuliĝis al 44 653 ĝis la fino de mardo, kaj 1 113 homoj mortis pro la malsano. La komisiono aldonis, ke 8 204 pacientoj restis en severa kondiĉo, kaj 16 067 homoj estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso. Entute 4 740 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo.

Pli da ŝtataj kaj registaraj gvidantoj kaj estroj de mondaj institucioj esprimis sian simpation al Ĉinio pri eksplodo de la nova kronviruso kaj subtenon al ĝia batalo kontraŭ la epidemio.

Hinda ĉefministro Narendra Modi diris, ke Hindio alte aprezas la efikajn rimedojn de Ĉinio por batalo kontraŭ la epidemio, kaj volas doni subtenon kaj helpon al Ĉinio en la batalo.

Brita ĉefministro Boris Johnson diris, ke Britio plene subtenas la klopodojn de la ĉina registaro por la prevento kaj regado, kaj volas labori ŝultro ĉe ŝultro kun Ĉinio kaj plu doni helpon.

Portugala prezidento Marcelo Rebelo de Sousa esprimis simpation al Ĉinio kaj deziris al ĝi fruan venkon en la batalo kontraŭ la epidemio.

Greka prezidento Prokopis Pavlopoulos esprimis profundajn kondolencojn al la ĉina popolo kaj esprimis la esperon, ke la rezolutaj rimedoj kaj senĉesaj klopodoj de Ĉinio bridos la epidemion rapide.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris, ke sub la forta gvidado de ĉina prezidanto Xi Jinping, Ĉinio fine bridos kaj forigos la epidemion.

Alĝeria prezidento Abdelmadjid Tebboune diris, ke grandaj klopodoj faritaj de la ĉina registaro por batalo kontraŭ la epidemio pozitive kontribuis al la tutmonda kaj regiona publik-sana sekureco.

Etiopa prezidento Sahle-Work Zewde esprimis sian dankon kaj firman subtenon al la devontigo kaj klopodoj de Ĉinio por prevento kaj regado de la epidemio.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la registaro, armeo kaj rilataj personoj de Ĉinio neniam okupiĝis pri reta ŝtelo de komercaj sekretoj.

Proparolanto Geng Shuang faris la rimarkon, kiam li komentis raportojn, ke Usono lunde akuzis kvar membrojn de la ĉina armeo, ke ili estas suspektata pri eniro en la komputilan reton de la kredit-raporta agentejo Equifax.

Geng diris, ke la pozicio de la ĉina registaro pri interreta sekureco estas konsekvenca kaj klara. Ĉinio firme oponas kaj kontraŭbatalas ian ajn atakon kaj estas fidela defendanto de interreta sekureco.

Li diris, ke delonge estis malferma sekreto, ke koncernaj departementoj en Usono, malobservante internacian leĝon kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj, okupiĝis pri grandskala, organizita kaj sendistinga ret-ŝtelado, kaj spionado de agadoj pri eksterlandaj aferoj, registaroj, entreprenoj kaj individuoj.

Geng diris, ke de la kazo de vikipedia likado al Edward Snowden, la usona hipokriteco kaj duobla normo pri interreta sekureco estas plene malkaŝitaj. Li diris, ke laŭ abundaj publikigitaj informoj, usonaj agentejoj sin okupas pri reta entrudiĝo, gvatado kaj monitorado pri eksterlandaj registaroj, institucioj, entreprenoj, universitatoj kaj individuoj, inkluzive de usonaj aliancanoj. Li aldonis, ke ankaŭ Ĉinio estas viktimo de tio. La ĉina flanko postulis severan traktadon kun Usono kaj petis ĝin doni klarigojn kaj tuj ĉesigi tiajn agadojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin