Fokusoj de la Semajno (Feb. 14)

(GMT+08:00) 2020-02-13 17:42:07     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) merkrede okazigis kunvenon pri prevento kaj regado de la pneŭmonia epidemio kaŭzita de la nova kronviruso.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon kaj faris gravan paroladon. Xi diris, ke la epidemia situacio montris pozitivajn ŝanĝiĝojn pro komuna diligenta laboro, kaj ke laboro pri la prevento kaj regado atingis rimarkindajn rezultojn. Li akcentis, ke la rezulto estas progreso malfacile akirita de ĉiuj flankoj.

Li rimarkigis, ke prevento kaj regado de la epidemio eniris ŝlosilan stadion, kiu postulas striktajn klopodojn, kaj substrekis fokusiĝon al prioritatoj sen malstreĉo kaj fortigon de la prevento kaj regado en kampoj, kie la epidemia situacio estas precipe serioza aŭ en pli granda risko.

Xi postulis, ke diversnivelaj partiaj komitatoj kaj registaroj rezolute klopodu por gajni la popolan militon kontraŭ la epidemio, kaj urĝis ilin strebi por atingi ĉi-jarajn celojn de ekonomia kaj socia disvolviĝon kaj plenumi ĉi-rilatajn taskojn.

La Grupo 77 kaj la UN esprimis subtenon al la klopodoj de Ĉinio en batalo kontraŭ la pneŭmonia epidemio kaŭzita de la nova kronviruso, en la 58 sesio de la Komisiono pri Socia Disvolvado la 10an de februaro en la stabejo de la UN en Nov-Jorko.

Michael Ten-Pow, prezidanto de la Grupo 77 kaj konstanta reprezentanto de Gujano al la UN, diris, ke la Grupo 77 plenforte subtenas la ampleksajn klopodojn de la ĉina registaro en batalo kontraŭ la pneŭmonia epidemio kaŭzita de la nova kronviruso kaj pozitive konfirmas kunlaboron de Ĉinio kun la internacia komunumo. Ten-Pow aldonis, ke la internacia komunumo devas kune trakti la epidemion en la spirito de travidebleco, solidareco kaj kunlaboro, sin deteni de diskriminacio, makulado, kaj disvastigo de malveraj informoj, kaj rapide bridi disvastiĝon de la viruso.

Ĝeneral-vicsekretario de la UN Liu Zhenmin diris, ke li kaj ĝenerala sekretaio de la UN Antonio Guterres kaj estroj de aliaj institucioj de la UN esprimas altan respekton al la registaro kaj popolo de Ĉinio pro ilia persistemo en reago al la epidemio. Li aldonis, ke la sistemo de la UN pretas doni fortan subtenon al la registaro kaj popolo de Ĉinio en batalo kontraŭ la epidemio kaj estas certa, ke Ĉinio frue bremsos la epidemion.

La Monda Organizo pri Sano (MOS) anoncis merkrede, ke la epidemio de Ebola, kiu komenciĝis en aŭgusto de 2018 en la Demokratia Respubliko Kongo (DRK), ankoraŭ estas Publiksana Krizo de Internacia Zorgo.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris en gazetara konferenco merkrede en Ĝenevo, ke la decido estis unuanima opinio de la Krizokaza Komitato de la MOS.

Gravaj zorgoj de la MOS estas, ke retiri la Publiksanan Krizon de Internacia Zorgo nun povas estigi malfavorajn sekvojn al la reagaj klopodoj per malpliigo de la fokuso, se ne paroli pri la seriozaj daŭraj epidemioj de aliaj malsanoj, inkluzive de morbilo kaj ĥolero, en la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin