Kuraĝe Ĉinio, Kuraĝe Wuhan

(GMT+08:00) 2020-02-13 18:03:08     Redaktoro:Selena

Lastatempe aperis kazoj de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso en multaj lokoj de Ĉinio, precipe en la urbo Wuhan. Kelkaj fremdlandaj esperantistoj sendis mesaĝojn por esprimi simpation al esperantistoj en Wuhan kaj aliaj lokoj de Ĉinio pro la epidemio kaj esperis, ke ili estos sanaj, kaj Ĉinio kiel eble plej frue venkos la epidemion.

Jen estas mesaĝo de Alessandra Madella el Italio:


Saluton mi estas Alessandra Madella. Mi estas el Italio, el la urbo Parmo en la norda parto de Italio. Kaj kutime mi instruas en Kunming, ĉe la kolegio de Kunming en sud-okcidenta Ĉinio.

Nuntempe ĉiuj en Italio kompreneble scias pri la viruso kaj tre multe sekvas, kio okazas pri la viruso. Nuntempe la ĉindevenaj italaj civitanoj, kiam ili iris al Ĉinio kaj revenas al Italio dum 14 tagoj, ne foriras el sia domo. Ili mem decidis tion por ne infekti aliajn homojn kaj tio estas treege laŭdinta afero kaj montras tre grandan socian konscion.

Ni multe subtenas la forton de la homoj de Wuhan, kaj de la tuta Ĉinio. Mi scias ke multe da ĉinaj gesamideanoj ne povas iri el siaj domoj. Estas tre malfacila momento (psikologie) kaj ankaŭ por la vivo de ĉiutago.

Krome fakte estas multe da malsanaj homoj, kaj multe da sufero, kaj multe da danĝero ankaŭ, sed tamen tiu forto esti en siaj domoj kaj klopodi halti (haltigi) la epidemion estas tre grava por la tuta mondo.

Do ni ĉiuj devas multe subteni Wuhan, subteni Ĉinion multe. Wuhan Jia You (kuraĝo), Zhong Guo (Ĉinio) Jia You (kuraĝo).

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin