Grupo 77 kaj UN subtenas klopodojn de Ĉinio en batalo kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-13 17:54:48     Redaktoro:Ĝoja

La Grupo 77 kaj la UN esprimis subtenon al la klopodoj de Ĉinio en batalo kontraŭ la pneŭmonia epidemio kaŭzita de la nova kronviruso, en la 58 sesio de la Komisiono pri Socia Disvolvado la 10an de februaro en la stabejo de la UN en Nov-Jorko.

Rudolph Michael Ten-Pow, prezidanto de la Grupo 77 kaj konstanta reprezentanto de Gujano al la UN, diris, ke la Grupo 77 plenforte subtenas la ampleksajn klopodojn de la ĉina registaro en batalo kontraŭ la pneŭmonia epidemio kaŭzita de la nova kronviruso kaj pozitive konfirmas kunlaboron de Ĉinio kun la internacia komunumo. Rudolph Michael Ten-Pow aldonis, ke la internacia komunumo devas kune trakti la epidemion en la spirito de travidebleco, solidareco kaj kunlaboro, sin deteni de diskriminacio, makulado, kaj disvastigo de malveraj informoj, kaj rapide bridi disvastiĝon de la viruso.

Ĝeneral-vicsekretario de la UN Liu Zhenmin diris, ke li kaj ĝenerala sekretaio de la UN Antonio Guterres kaj estroj de aliaj institucioj de la UN esprimas altan respekton al la registaro kaj la popolo de Ĉinio pro ilia persistemo en reago kontraŭ la epidemio. Li aldonis, ke la sistemo de la UN pretas doni fortan subtenon al la registaro kaj la popolo de Ĉinio en batalo kontraŭ la epidemio, kaj estas certa, ke Ĉinio frue bremsos la epidemion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin