Ĉinio laŭdas diverslandajn popolamasojn pro ilia spontana morala subteno

(GMT+08:00) 2020-02-13 18:31:33     Redaktoro:Ĝoja
Ĵaŭde demandite Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio laŭdas diverslandajn popolamasojn, precipe junulojn, pro ilia spontana morala subteno al Ĉinio kontraŭ la epidemio, kaj sub la apogo kaj kompreno de mondaj popoloj la ĉina popolo certe finvenkos la epidemion de nova kronvirusa pneŭmonio.

Lastajn tagojn junuloj italaj, japanaj kaj britaj sinsekve agis por morale subteni Ĉinion, kiu batalas kontraŭ la epidemio. Demandite pri tio Geng Shuang faris la esprimon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin