Ĉinio klopodos atingi jarajn celojn de disvolvado

(GMT+08:00) 2020-02-13 20:05:05     Redaktoro:Ĝoja

La subita epidemio estas provo por Ĉinio kaj maltrankviligas la tutan mondon: Ĉu Ĉinio kapablas bridi la epidemion? Ĉu ĝi povus atingi jarajn celojn de ekonomia kaj socia disvolvado? Ĉu la epidemio influos la mondan ekonomion?

La 12an de februaro en Pekino, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), prezidis kunvenon de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ. La ĉeestantoj analizis la epidemian situacion, studis laboron pri prevento kaj regado de la epidemio. Estis la tria fojo, ke la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ okazigis kunvenon por diskuti pri la batalo kontraŭ la epidemio. La kunveno eligis du informojn: La epidemia situacio montris pozitivajn ŝanĝiĝojn kaj laboro pri la prevento kaj regado atingis rimarkindajn rezultojn, kaj klopodoj devas esti faritaj por doni tutecan konsideron al la batalo kontraŭ la epidemio kaj disvolvado de ekonomio kaj socio.

Tiaj informoj sendube inspiras la ĉinan popolon kaj firmigas konfidon de la mondo. Ĉinio kiel la dua plej granda ekonomio konsistigis ĉirkaŭ 30% de la kontribuo al la ekonomia kresko de la mondo en multaj sinsekvaj jaroj.

La rezulto estas progreso malfacile akirita de ĉiuj flankoj pro unuanima batalo kaj ankaŭ pro la forta subteno de la Monda Organizo pri Sano kaj la internacia komunumo. Nicholas Rosellini, kunordiganto de la UN al Najrobio, diris lastatempe dum intervjuo kun raportisto de Ĉina Komunikila Grupo, ke la ĉina registaro komencis serion da tre fortaj agadoj, kio helpas redukti la pintvaloron de la epidemio.

Influo de la epidemio sur ekonomio kaj socio dependas de la efiko de la prevento kaj regado. Nun akiritaj rimarkindaj rezultoj aldonas favorajn kondiĉojn por atingi jarajn celojn de ekonomia kaj socia disvolvado.

En tiu ĉi jaro Ĉinio finkonstruos modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj. Kvankam aperis epidemio, tamen la ĉina popolo ne povas esti timigita de problemoj kaj malfaciloj. Ĉinio certe venkos la epidemion kaj klopodos atingi difinitajn jarajn celojn de disvolvdo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin