Xi Jinping telefonis kun malajzia ĉefministro

(GMT+08:00) 2020-02-13 20:39:33     Redaktoro:Ĝoja

Ĵaŭde vespere ĉina prezidanto Xi Jinping telefonis kun malajzia ĉefministro Mahathir Bin Mohamad. Xi diris, ke ĉefministro Mahathir Bin Mohamad estas la malnova amiko de la ĉina popolo. Okaze de la nuna ŝlosila tempo de la ĉina batalo kontraŭ la nova kronvirusa pneŭmonio, ĉefministro invitis min fari la telefonan interparolon, kio enkorpigas amikecon kaj subtenon de Malajzio al Ĉinio. Pro la epidemio portempe haltis normalaj kontaktoj inter ĉinoj kaj malajzianoj, sed estas senŝanceliĝa la profunda amikeco inter la du popoloj. Ĉinio kaj Malajzio devas kaj komune trakti la epidemion kaj kontinue profundigi la dulandajn rilatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin