Xi prezidis kunvenon de gvidantaro pri regado de epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-13 14:05:49     Redaktoro:Shanshan

La Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) merkrede okazigis kunvenon pri prevento kaj regado de la pneŭmonia epidemio kaŭzita de la nova kronviruso.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon kaj faris gravan paroladon. Xi diris, ke la epidemia situacio montris pozitivajn ŝanĝiĝojn pro komuna diligenta laboro, kaj ke laboro pri la prevento kaj regado atingis rimarkindajn rezultojn. Li akcentis, ke la rezulto estas progreso malfacile akirita de ĉiuj flankoj.

Li rimarkigis, ke prevento kaj regado de la epidemio eniris ŝlosilan stadion, kiu postulas striktajn klopodojn, kaj substrekis fokusiĝon al prioritatoj sen malstreĉo kaj fortigon de la prevento kaj regado en kampoj, kie la epidemia situacio estas precipe serioza aŭ en pli granda risko.

Xi postulis, ke diversnivelaj partiaj komitatoj kaj registaroj rezolute klopodu por gajni la popolan militon kontraŭ la epidemio, kaj urĝis ilin strebi por atingi ĉi-jarajn celojn de ekonomia kaj socia disvolviĝon kaj plenumi ĉi-rilatajn taskojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin