Novaj kazoj de kronviruso ekster Hubei reduktiĝis en 10a sinsekva tago

(GMT+08:00) 2020-02-14 17:44:15     Redaktoro:Ĝoja

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke ĉiutage nove konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano (COVID-19) ekster Hubei, la centra provinco de la epidemio, malpliiĝis en dek sinsekvaj tagoj. Donitaĵoj montras, ke entute 267 novaj konfirmitaj kazoj estas raportitaj ĵaŭde ekster Hubei.

La komisiono ricevis raportojn pri 5 090 novaj konfirmitaj kazoj ĵaŭde el 31 ĉinaj provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado, inkluzive de 4 823 en Hubei.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin