Fremdlandaj politikpartiaj gvidantoj esprimas fidon pri venko de Ĉinio en batalo kontraŭ viruso

(GMT+08:00) 2020-02-14 15:59:56     Redaktoro:Shanshan

Pli da fremdlandaj politikpartiaj gvidantoj esprimis sian aprezon kaj fidon al la klopodoj de Ĉinio por batalo kontraŭ la nova kronviruso.

Jurin Laksanawisit, estro de la Demokratia Partio, kiu ankaŭ estas la vicĉefministro kaj komerca ministro de Tajlando, diris, ke historio plurfoje pruvis la kapablon kaj rezolutecon de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ke ĝi gvidis la ĉinan popolon venki diversajn defiojn, kaj li firme kredas, ke la KPĈ refoje gajnos la batalon kontraŭ la epidemio. Li aldonis, ke la Demokratia Partio de Tajlando pretas disvolvi kunlaboron kun la KPĈ en diversaj kampoj.

Prezidanto de la Pakistana Popola Partio Bilawal Bhutto Zardari esprimis respekton kaj subtenon de la partio en sia mesaĝo, dirante, ke ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ Xi Jinping kaj la KPĈ gvidis la ĉinan popolon adopti fortajn kaj ampleksajn rimedojn kontraŭ la epidemio en tre rapida kaj efika reago al neatendita eksplodo de la viruso, certigante la sekurecon de la ĉina popolo kaj pakistanaj civitanoj en Ĉinio. Li aldonis, ke la klopodoj montras la firman decidon kaj elstaran kapablon de la KPĈ en traktado de kompleksaj defioj.

Prabowo Subianto, ĝenerala prezidanto de la Partio de Granda Indonezia Movado, aŭ Gerindra, kaj indonezia ministro pri defendo, diris, ke la eksplodo de nova kronviruso estigis grandegajn klopodojn de registaroj kaj medicinaj societoj tra la mondo, kaj la indonezia popolo kaj lia partio dividas sentojn de la ĉina popolo kaj deziras al ili sukceson en la batalo kontraŭ la viruso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin