Ĉinio raportis 5 090 novajn konfirmitajn kazojn de infektiĝo je nova kronviruso kaj 121 novajn mortojn

(GMT+08:00) 2020-02-14 16:00:37     Redaktoro:Shanshan

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj vendrede diris, ke ili ricevis raportojn pri 5 090 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova kronviruso kaj 121 novaj mortoj ĵaŭde el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortintoj, 116 estis en Hubei-provinco, du en Heilongjiang, kaj unu en Anhui, Henan kaj Chongqing respektive.

La komisiono anoncis tiutage, ke entute 6 723 pacientoj infektitaj per la nova kronviruso estis elhospitaligitaj post resaniĝo ĝis la fino de ĵaŭdo.

La komisiono diris en sia ĉiutaga raporto, ke ĵaude 1 081 homoj iris el hospitalo post resaniĝo. Ĝis la fino de ĵaŭdo, entute 1 380 homoj mortis pro la malsano kaj 63 851 konfirmitaj kazoj de infektiĝo je la nova kronviruso estis raportitaj en 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin