Usona ekonomikisto: Influo de nova kronviruso sur ekonomio estas limigita

(GMT+08:00) 2020-02-14 16:01:45     Redaktoro:Shanshan

Usona profesoro pri ekonomiko diris, ke la malsano kaŭzita de la nova kronviruso havos iom da negativa efiko al la ĉina ekonomio en la unua trimestro, sed aferoj revenos al normalo en la resto de la jaro.

Khairy Tourk, profesoro pri ekonomiko el la Komerca Lernejo Stuart de la Ilinojsa Instituto pri Teknologio en Ĉikago, diris, ke la influo de la malsano kaŭzita de la nova kronviruso, konata kiel COVID-19, sur la ĉina ekonomio estos limigita. Tourk diris al la novaĵ-agentejo Xinhua en lastatempa intervjuo, ke en la unua trimestro, certe estos iom da negativa efiko, sed en la resto de la jaro la aferoj revenos al normalo.

"La Monda Organizo pri Sano laŭdis Ĉinion pro ĝia rapida reago. Fakte, Ĉinio realigis preskaŭ realtempan respondon," Tourk refutis la famon, ke Ĉinio malfrue reagis al eksplodo de la viruso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin